Frans Jahger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Frans Jahger
Persona informo
Naskiĝo 12-an de junio 1923 (1923-06-12)
en Kopenhago
Morto 30-an de septembro 2016 (2016-09-30) (93-jaraĝa)
Lingvoj danagermanaanglaEsperanto
Ŝtataneco DanioUsono
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Frans Johan JAHGER (naskiĝis la 12-an de junio 1923 en Kopenhago, Danio, mortis la 30-an de septembro 2016) estis dana-usona esperantisto.

Frans Jahger estis filo de Hjalmer Pederson kaj Marie Jahger. Li lernis la profesion de maŝinisto ĉe firmao Burmeister & Wain en Kopenhago, en fako pri dizelmotoroj. En 1953 li elmigris al Usono kaj eklaboris kiel ilfaristo ĉe Continental Can Company en Picburgo (Pensilvanio), kie li restis preskaŭ 30 jarojn. Poste li studis en la Universitato de Picburgo. Fariĝinte bakalaŭro de scienco kaj maŝinist-majstro, li en Allegheny College instruis la ilfaristan metion al junaj metilernatoj ĝis pensiiĝo en aĝo de 65 jaroj. En 1998 li transloĝiĝis al Marietta (Georgio), en 2005 al Roswell (Georgio), en 2010 al Victoria (Teksaso).

Frans Jahger parolis ne nur la danan, la germanan kaj la anglan, sed ankaŭ Esperanton. Li estis estrarano de ELNA, li kantis en la disko Ni kantu en Esperanto aperinta en 1964, kaj li vojaĝis al multaj kongresoj interalie en Eŭropo.

Lia unua edzino estis Ruth Nicolaysen Jahger. Post ŝia morto en 1997, li geedziĝis kun Elizabeth Hanow Marsden, kiu tamen mortis en 2003. En 2005 Frans Jahger edziĝis trian fojon, tiam al Dorothy Sappington Mayhew. Lia sola filo Klaus, naskita en 1947, mortis jam antaŭ li.

Lia tombo troviĝas en Cheatham Hill Memorial Park en Marietta.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj (Verkaĵoj kantataj)[redakti | redakti fonton]