Franz Huth

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Franz Huth
Persona informo
Naskiĝo 9-an de novembro 1876 (1876-11-09)
en Pößneck
Morto 7-an de junio 1970 (1970-06-07) (93-jaraĝa)
en Vajmaro
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo pentristo
vdr

Franz HUTH (naskiĝinta la 9-an de novembro 1876 en Pößneck, mortinta la 7-an de junio 1970 en Vajmaro) estis germana pentristo. En Turingio li konsideratas unu el la plej gravaj pastelpentristoj de la 20-a jarcento. Liaj fokusoj estis pri pejzaĝoj kaj internaĵoj.

Vido al la ĝardendomo goeta je Ilm-parko

Vivo[redakti | redakti fonton]

Franz Huth estis la dua filo de la porcelanpentristo Louis Huth. Li lernis la teknikon de porcelana kaj vitra pentradoj ĉe sia patro. En la aĝo de 12 jaroj li laboris en la metiejo patra. Post lernoknabeco (de 1892) en Volkstedt apud Rudolstadt, li laboris je Gigantmontaro en 1894. Li tie ankaŭ renkontis sian delongan amikon kaj kolegon Arthur Julius Barth.

Li tiam komencis studi ĉe Artmetilernejo en Dresdeno, kio daŭris nur tri semestrojn inter 1895 kaj 1897. Post longa restado de 1897 ĝis 1898 en Svislando, suda Francio kaj norda Italio, li frekventis la Reĝan porcelanfabrikon en Berlino en 1900.

Ekde 1903 li laboris kelkajn jarojn en Hejdelbergo por la loka branĉo de la fabriko de sia patro. De 1911 ĝis 1918 li vivis kaj laboris kiel sendependa artisto en diversaj urboj: Cuxhaven, Hejdelbergo, Romo, Darmstadt. Pastelpentraĵfaro pli kaj pli interesigis lin. En 1918 li ekloĝis en Bensheim.

Li estis edziĝinta al artistino Gertrud Borchmann. En 1922 li translokiĝis al Vajmaro kun sia familio, kie li laboris ĝis 1961 kun mallongaj interrompoj. Huth estis membro de la Asocio de Bildartistoj de GDR kaj lia verkaro i.a.reprezentitis ĉe la tria kaj kvina Germana Artekspozicio en Dresdeno.

Dum la lastaj naŭ jaroj de lia vivo, okulmalsano ĉesigis lian laboron. Franz Huth, alte honorita en Turingio kaj fariĝinte honorcivitano de sia hejmurbo Pößneck, mortis en Vajmaro en la aĝo de 93 kaj estis entombigita tie en la historia tombejo.

Dum preskaŭ kvardek jaroj da agado en Vajmaro, Franz Huth iĝis sent-ema peranto de la urba atmosfero. Lia majstrado de paŝtelpentraĵo estis precipe evidenta en la bildigo de la internoj de vajmaraj palacoj, kiujn li povis reprodukti en maniero detaloriĉega kaj etoskreanta.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]