Friedrich von Amerling

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Friedrich VON AMERLING (li naskiĝis je la 14-a de aprilo 1803 en Vieno kaj mortis la 14-an de januaro 1887 samloke) estis pentristo. Apud Ferdinand Georg Waldmüller kaj aliaj li estis unu el la plej famaj portretistoj de la 19-a jarcento.

Amerling devenas el familio de artmetiistoj. De 1815 ĝis 1824 li studis en Akademie der bildenden Künste en Vieno kaj de 1824 ĝis 1826 en Prago. La jarojn 1827 kaj 1828 li pasigis en Londono, kie influis lin Thomas Lawrence. Pliaj vojaĝoj kondukis lin al Parizo kaj Romo. Poste li plenumis komisiojn de la aŭstra imperiestra familio, de nobeloj kaj burĝoj. Lia kreado kulminis inter 1830 kaj 1850. La portretoj de Von Amerling dokumentis la memkomprenon de la bildigitaj personoj en la aŭstra socio antaŭ la revolucio de 1848.

Friedrich von Amerling 002.jpg

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]