Frigyes Dohnányi

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Frigyes Dohnányi [fridjeŝ dohnAnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Dohnányi Frigyes estis hungara instruisto, stenografisto, violonisto. Lia filo estis Ernő Dohnányi.

Frigyes Dohnányi [1] naskiĝis la 13-an de junio 1843 en Hungara reĝlando en Szobotist (nuntempa Sobotište en Slovakio). Li mortis la 10-an de novembro 1909 en Pozsony (nuntempa Bratislavo en Slovakio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Frigyes Dohnányi frekventis gimnaziojn en Pozsony kaj Nagyszombat, poste li akiris pedagogian diplomon en universitato de Vieno en 1868. Post siaj studoj li instruis en diversaj urboj, ekde 1873 en Pozsony. En 1886 li eldonis propran stenografian sistemon "Panstenographia", en la sekva jaro li ricevis permeson oficiale instrui ĝin. Li eldonis pri la Panstenographia periodaĵon, kiun li redaktis 3 jarojn. En la studjaro 1897 li establis la unuan hungaran rentgenan laboratorion, kiun li profitis por medicinaj celoj. Li okupiĝis ankaŭ pri mondolingvo. Li kreis kun germano internacian lingvon "Panroma" en 1903. Li pensiuliĝis en 1905.

Lia edzino estis lerta pianisto, en Pozsony ili ofte faris koncertojn, eĉ en 1874 li akompanis Franz Liszt-on per violonĉelo.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Arends gyorsírása magyar nyelvre alkalmazva (1873, 1879)
  • Panstenographia (1887)
  • Az elektromotoros erő mérésének egy igen egyszerű módjáról (1888)

Fontoj[redakti | redakti fonton]