Gábor Árpád Somorjai

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Gábor Árpád Somorjai [ŝomorjai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Somorjai Gábor Árpád, en Usono konata Gabor A. Somorjai estas hungara-usona kemiisto, profesoro, honora membro de Hungara Scienca Akademio (1990).

Gábor Árpád Somorjai [1] naskiĝis la 4-an de majo 1935 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gábor Árpád Somorjai devenis el juda familio. En 1944 Raoul Wallenberg savis lin de la nazioj. Li frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li studis en Teknikuniveristato de Budapeŝto. Post falo de Hungara revolucio de 1956 li rifuĝis al Usono, kie li plulernis, fine doktoriĝis en 1960 en Berkeley (Kalifornio). Li aliĝis al la esplorstabo de IBM, sed en 1964 li revenis al Berkeley por esti lektoro. Li okupiĝas precipe pri surfackemio kaj katalizo. Li ricevis precipe usonajn premiojn. Ekde 1999 oni donacas premion "Gabor A. Somorjai".

Fontoj[redakti | redakti fonton]