Gábor Domokos (fizikisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gábor Domokos (fizikisto)
Persona informo
vdr

Gábor Domokos [domokoŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Domokos Gábor estis hungara-usona fizikisto, ekstera membro de Hungara Scienca Akademio (1995).

Gábor Domokos (fizikisto)[1] naskiĝis la  15-an de marto 1933(nun 1933-03-15) en Budapeŝto, li mortis la 15-an de marto 2022.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gábor Domokos (fizikisto) akiris fizikistan diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1956. Post la diplomo ĝis 1960 li laboris en fizika instituto, poste 5 jarojn en Centra Instituto por Atomesplorado en Dubna (Moskva provinco) sub Nikolaj Nikolajeviĉ Bogoljubov, eĉ en 1963 li akiris sciencan gradon Ph.D.. En 1965 li revenis al fizika instituto en Budapeŝto, kie li laboris ĝis 1968. Dum tiu tempo li pasigis periodojn en Usono, Florenco kaj en CERN de Ĝenevo. En 1968 post invado de la sovetiaj trupoj en Ĉeĥoslovakio kun sia edzino ili disidis al Usono. Ambaŭ komencis labori en Universitato Johns Hopkins en Baltimore (Marilando). En 1974 ili fondis fizikan metiejon, kie ili invitis multajn hungarajn esploristojn kaj ili ofte revizitis Hungarion.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.