Gábor Lónyay (parlamentano)
Gábor Lónyay | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de oktobro 1805 en Drahňov |
Morto | 5-an de aŭgusto 1885 (79-jaraĝa) en Teplice |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | Gábor Lónyay |
Infanoj | 7 |
Okupo | |
Okupo | politikisto |
Gábor Lónyay [lOnjai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lónyay Gábor estis hungara juristo, politikisto. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis nagy-lónyai kaj vásárosnaményi.
Gábor Lónyay [1] naskiĝis la 4-an de oktobro 1805 en Hungara reĝlando en Deregnyő (nuntempa Drahňov en Slovakio). Li mortis la 5-an de aŭgusto 1885 en Habsburga Imperio en Teplice (nuntempe en Ĉeĥio).
Biografio[redakti | redakti fonton]
Gábor Lónyay lernis juron en Sárospatak, universitaton en Budapeŝto inter 1958-1963. Li ricevis diversajn jurajn taskojn interalie en Pest (urbo) en la 1820-aj jaroj. En 1830 li okupiĝis nur pri la familia bieno. En 1835 (baldaŭe en 1844, 1848, 1875) li estis elektita deputito parlamenta. Li konsekvence strebis por la hungaraj interesoj, li estis kunlaboranto de Lajos Kossuth. Li multe verkadis en diversaj gazetoj. Li havis edzinon, kiu naskis filon.
Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]
- A mezőgazdaság tankönyve (Lernolibro de la agrikulturo), (1852-1854) - tradukaĵo
- Jószágrendezésről (1884)
- parlamentaj paroladoj
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungarlingva biografio (la teksto estas legebla maldekstre post klako al litero P kaj serĉante ĝin el la aboco-listo)
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio (la teksto estas legebla pli malsupre)
- hungarlingva biografio (la teksto estas legebla pli malsupre)