Géza Kilényi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Géza Kilényi
Persona informo
Naskiĝo 11-an de majo 1936 (1936-05-11)
en Gyula
Morto 14-an de decembro 2016 (2016-12-14) (80-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo akuzistojuristo • universitata instruisto
vdr

Géza Kilényi [kilEnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kilényi Géza estis hungara konstitucia juĝisto, prokuroro, altlerneja instruisto.

Géza Kilényi[1] naskiĝis la 11-an de majo 1936 en Gyula, li mortis la 14-an de decembro 2016 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Géza Kilényi maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1954, poste li akiris juran diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1958. En la sama jaro li edziĝis. Post la diplomo li estis subprokuroro du jarojn, poste li ricevis statuson en la ĉefprokurorejo. En 1968 li kandidatiĝis, post dek jaroj li doktoriĝis ĉe Hungara Scienca Akademio. Inter 1973 kaj 1981 li estis vicinstitutestro pri ŝtata administracio, poste institutestro. Li multe okupiĝis pri la estonta nova konstitucio. En 1988 li estis subministro, en la sekvanta jaro li estis membro de la konstitucia juĝejo ĝis 1998. Li estis katedrestro en Katolika Universitato Péter Pázmány ekde 1996, inter 2000-2006 li estis institutestro en la sama universitato. Li ricevis plurajn premiojn.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Az ügyész jogköre az államigazgatási eljárásban (1964)
  • Az államigazgatási eljárás alapelvei (1970)
  • A környezetvédelmi bírság (1982)
  • Elvek és intézmények az alkotmányos jogállamban (1991)
  • Fejezetek az alkotmányjog köréből (2000)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]