Göppingen
Göppingen | |||||||
| |||||||
urba komunumo de Germanio • ĉefurbo de distrikto en Germanio • granda distrikta urbo en Baden-Virtembergo | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
| |||||||
Administrado | |||||||
Federacia lando | Baden-Virtembergo | ||||||
Distriktaro | Distriktaro Stutgarto | ||||||
Distrikto | Distrikto Göppingen | ||||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | ||||||
Telefona antaŭkodo | 07161, 07165, 07163 | ||||||
Poŝtkodo | 73001–73037 | ||||||
Malnova poŝtkodo de antaŭ 1993 | 7320 | ||||||
Aŭtomobila kodo | GP | ||||||
Oficiala Municipokodo | 08117026 | ||||||
Subdivido | Urbocentro (Kernstadt) kaj 7 urbopartoj (Stadtbezirk) | ||||||
Politiko | |||||||
Komunumestro | Guido Till | ||||||
Titolo de komunumestro | Oberbürgermeister | ||||||
Partio de komunumestro | SPD | ||||||
Adreso de la administrejo | Hauptstraße 1 73033 Göppingen | ||||||
Demografio | |||||||
Loĝantaro | 59053 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (decembro 2020)] | ||||||
Geografio | |||||||
Geografia situo | 48° 42′ N, 9° 39′ O (mapo)48.70259.6527777777778Koordinatoj: 48° 42′ N, 9° 39′ O (mapo) | ||||||
Alto super la marnivelo | 323 m | ||||||
Areo | 59,22 km² | ||||||
Oficiala retejo | http://www.goeppingen.de | ||||||
Göppingen estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Göppingen de la federacia lando Baden-Virtembergo. La 31-an de decembro 2005 la komunumo havis 57771 loĝantojn. Göppingen situas proksimume 40 kilometroj oriente de Stuttgart.
Geografio
Göppingen situas proksime al la ŝvabaj alpoj kaj en la meza valo de la rivero Fils.
Najbaraj komunumoj
La sekvaj urboj kaj komunumoj havas limon kun Göppingen: Ottenbach, Eislingen (Fils), Süßen, Schlat, Eschenbach (Württemberg), Heiningen (distriko Göppingen), Dürnau, Bad Boll, Zell unter Aichelberg, Hattenhofen, Uhingen, Wangen, Rechberghausen, Birenbach kaj Wäschenbeuren (ĉiuj apartenas al la komunumo Göppingen). Krome limon kun Göppingen havas Schwäbisch Gmünd (distrikto Ostalb).
Urba disdivido
La urbo Göppingens konsistas el la centra urbo kaj sep urbopartoj kiuj iam estis sendependaj komunumoj: Barenbach, Bezgenriet, Faurndau, Hohenstaufen, Holzheim, Jebenhausen kaj Maitis. Monte super la urboparto Hohenstaufen situas la samnoma burgo Hohenstaufen, el kiu fontas la nobela dinastio de Ŝtaŭfoj.
Historio
En la valo de la Fils en la regiono de Göppingen oni setlis plej malfrue en la mezolitiko. Unuafoje oni mencias en kroniko de la 16a jarcento. Laŭ tiu kroniko en la jaro 1110 Konrad von Württemberg lasis Göppingen al la monaĥejo Blaubeuren.
Plej verŝajne en la 12a jarcento Göppingen evoluis kaj fariĝis urbo.
Ĝemelurbo
Klostronovburgo, germane Klosterneuburg, Urbo de la Interpopola Kompreniĝo, Aŭstrio.