GPL

El Vikipedio

(Alidirektita el GPL/esperanto versio)
Saltu al: navigado, serĉo

La GPL (angla mallongigo de General Public License, "Ĝenerala Publika Permesilo") estas kopirajta permesilo por programaro kiu postulas, ke la programo estu libera kaj restu libera.

Ĝenerale, oni rajtas libere uzi, kopii kaj ŝanĝi GPLan programojn, sed oni ne rajtas krei novajn malliberajn derivaĵojn de ĝi. Oni rajtas gajni monon per GPLa programo se ĝi restas libera. (Ekzemple, iu povas pagi iun alian por plibonigi la programon aŭ provizi helpon pri ĝi).

Oni diras ke la GPL estas malkopirajta permesilo (angle, copyleft).

La GPL estis kreita de Richard Stallman (kune kun advokato) inventinto de Emakso, GNU kaj de la ideo de libera programaro, kiun GPL leĝe subtenas. Tiuj estis utopiaĵoj ĝis la apero de la operaciumkerno Linukso de Linus Torvalds, ĉar kerno estis la lasta necesa parto mankinta en GNU.

La klasika esprimo de la filozofio de GPL estas "La Manifesto de GNU" de Stallman.

Permesilo akompananta la GPL-n estas la GFDL, sub kiu estas publikigita la tuta teksta enhavo de la Vikipedio.

[redakti] Aliaj permesiloj

Ekzistas multaj permesiloj, kelkaj estas konsiderataj liberaj fare de FSF.

...

[redakti] Vidu ankaŭ

[redakti] Eksteraj ligiloj

·  http://www.gnu.org/licenses/gpl.html (la ĉefa TTT-paĝo de la GPL)
Neoficialaj tradukoj