Galega lingvo
Galega | ||
Galego | ||
lingvo • moderna lingvo | ||
---|---|---|
Galegportugala lingvaro | ||
Parolata en | Galegio (Hispanio) | |
Parolantoj | 2 500 000 | |
Denaskaj parolantoj | 3.188.400 | |
Skribo | latina | |
Lingvistika klasifiko | ||
Hindeŭropa lingvaro | ||
Oficiala statuso | ||
Oficiala lingvo en | Galegio | |
Reguligita de | Real Academia Galega | |
Lingvaj kodoj | ||
Lingvaj kodoj | ||
ISO 639-1 | gl | |
ISO 639-2 | glg | |
ISO 639-3 | glg | |
Glottolog | gali1258 | |
Angla nomo | Galician | |
Franca nomo | galicien | |
Vikipedio | ||
La galega lingvo (ISO-kodo ISO 639-2: glg, ISO 639-1:gl) estas latinida lingvo tre simila al la portugala.
Ĝi estas parolata precipe en nordokcidenta Hispanio en Galegio. Entute 4 milionoj da homoj parolas ĝin. Ĝi ankaŭ estas ofte parolata en la tre abunda elmigrinta galega diasporo.
Ekzistas polemiko pri la memstara karaktero de la lingvo. Laŭ opinio de granda parto de lingvistoj, la galega kaj la portugala estas unusola lingvo, dum aliaj konsideras ke post jarcentoj de diverĝo, ĝi povas esti konsiderata memstara. La interkompreniĝo inter ambaŭ variantoj estas sufiĉe facila. La galega ankaŭ estas bone komprenata de hispanlingvanoj.
La polemiko etendiĝas al la literatura normo kaj al la ortografio. La oficialan normon flegas la Reĝa Akademio de la galega lingvo, kies ortografiaj priskriboj estas proksimaj al tiuj de la hispana lingvo. Ekzistas diversaj grupoj kiuj favoras alternativan normon kaj ortografion, pli proksiman al la portugala lingvo, el kiuj ili ankaŭ emas preni la neologismojn.
Literaturo en la galega lingvo
Vidu:
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
greke http://gl.wikipedia.org Galega Vikipedio greke http://www.realacademiagalega.org Reĝa Akademio de la Galega Lingvo greke http://www.agal-gz.org Asocio Galega de la Lingvo (asocio kiu favoras ortografion pli proksima al la portugala) greke http://www.aglp.net/ Akademio Galega de la Lingvo Portugala (ankaŭ favora al portugaleca ortografio - Nova ortografio) greke http://www.mdl-galiza.org Movado por la defendo de la lingvo (ankaŭ favora al portugaleca ortografio) greke http://www.ethnologue.com/show_language.asp?code=glg La galega en Ethnologue (angle) greke http://www.bvg.udc.es Virtuala Galega Biblioteko greke http://www.galego.org Organizo favora al la galega (en norma ortografio)