Geoffry Northcote

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Geoffry Northcote
Persona informo
Naskiĝo 9-an de februaro 1881 (1881-02-09)
en Londono
Morto 10-an de julio 1948 (1948-07-10) (67-jaraĝa)
en Sanderstead
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Alma mater Balliol College • Blundell's School vd
Familio
Patro Arthur Francis Northcote vd
Patrino Mary Arabella Toller vd
Edz(in)o Edith Juliet Mary Adams vd
Infanoj Maxwell Adams Stafford Northcote • Arthur Geoffry Stafford Northcote • Amyas Henry Stafford Northcote vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sir Geoffry Alexander Stafford NORTHCOTE (羅富國; 9a de februaro 1881 – 10a de julio 1948) estis brita kolonia administracianto.

En Afriko[redakti | redakti fonton]

Kiam li alvenis en Kenjon en 1904 kiel politika ataŝeo, Northcote estis enpostenigita en la Provinco Nyanza kiu tiam estis parto de Ugando. En 1905, li akompanis punekspedicion al teritorio de Gusioj en Suda Nyanza. La ekspedicio dum unu monato perfortegis kontraŭ lokanoj. En 1907, Northcote estis enpostenigita en la Distrikto de Gusioj, kiuj konsideris lim ĝismorte malamiko. La 18an de januaro 1908, meze de alia punekspedicio kiun li estis estrinta, Northcote estis atakita per glavo kaj vundita de militisto nome Otenyo. Kiam Otenyo estis kaptita, estis juĝita publike, trenita de ĉevalo kaj pafekzekutita publike. Li estis poste senkapigita kaj lia korpo estis sendita al Londono.

En Azio[redakti | redakti fonton]

Dum sia posteno kiel Guberniestro kaj Ĉef-Komandoro de Hongkongo en 1937, eksplodis la Dua japana-ĉina milito kaj svarmis bataloj en kontinenta Ĉinio. Por protekti la britan kolonion, Northcote tuj deklaris Hongkongon neŭtrala zono. Kiam la milito pliiĝis, Kantono estis okupita de la japanoj, kio okazigis amaselmigradon al Hongkongo. Northcote proponis pliigon de loĝado kaj socialajn servojn tiukadre.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Goodstadt, Leo F. (2004). "The Rise and Fall of Social, Economic and Political Reforms in Hong Kong, 1930–1955". Journal of the Royal Asiatic Society Hong Kong Branch. 44: 63.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Kidd, Charles, Williamson, David (eld). Debrett's Peerage and Baronetage (eldono de 1990). New York: St Martin's Press, 1990.