Georg Gottlieb Schmidt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Georg Schmidt
(1768-1837)
Manlibro pri natursciencoj, libro eldonita de Georg Gottlieb Schmidt en 1813.
Manlibro pri natursciencoj, libro eldonita de Georg Gottlieb Schmidt en 1813.
Persona informo
Georg Gottlieb Schmidt
Naskiĝo 17-a de junio 1768[1]
en Zwingenberg[2], Hesio, Germana Imperio
Morto 8-a de oktobro 1837
en Gießen, Germana Imperio
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de Giessen
Universitato de Göttingen
Akademio pri Sciencoj de Göttingen
Bavara Akademio pri Sciencoj
Profesio
Okupo matematikisto • fizikisto • universitata instruisto • astronomosciencisto vd
Laborkampo fiziko • eksperimenta fiziko • gasomatematikoastronomio vd
Aktiva en Gießen vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Georg Gottlieb SCHMIDT estis germana fizikisto, matematikisto kaj profesoro pri matematiko kaj fiziko en la Universitato de Giessen ekde 1817 ĝis sia morto. Li aktivis kiel unu el la plej konataj eksperimentaj fizikistoj de la anglo-parolanta mondo. Komence, li prizorgis pri determinigo de la mekanika kaj varma proprecoj de la gasoj, pro tio li ricevis la kromnomon "Luftschmidt" (aerferaĵisto) de liaj studentoj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Filo de familio de oficistoj, li studis unue en Giessen, poste en 1785 en Göttingen orientita de la profesoroj pri matematiko Abraham Gotthelf Kästner (1719-1800) kaj Georg Christoph Lichtenberg (1742-1799). Tamen, promocio kaj kapabligo ne venis kaŭze de malsano. Malgraŭ tio, la 21-jara junulo estis rekomendita de Lichtenberg, en 1789, kaj en la sekvanta jaro li ekoficis kiel profesoro pri matematiko.

Por la unuaj fizikaj lecionoj en la unua semestro de 1790, li fondis proprarimede la fizikan kabineton, kiu pasis en 1817 sub posedo de la universitato. Krome, en 1801, li iĝis direktoro de la Astronomia Observatorio de la Universitato de Giessen. Kiel parto de la 200-a datreveno de la universitato, en 1807, Schmidt ricevis sian doktoriĝan tezon "Ueber den Einfluß der Excentricität der Alhidadenregel bei einem Winkelmesser"[3]. La festoj okazis nur en 1808, pro la militaj agitadoj.

Schmidt ĝuis iom da reputacio pro sia laboro eĉ translime, sed ne akceptis nomumojn en la Universitatoj de Greifswald (1800) kaj Hajdelbergo (1812).[4] Kun la forpaso de Karl Wilhelm Christian von Müller (1755-1817)[5] Schmidt ricevis la 14-an de aprilo 1817 je la unua fojo la postenon kiel profesoron pri fiziko de la Fakultato pri Artoj. Tie li restis 20 jarojn. Pro sia malbona sano, Schmidt estis liberigita el siaj administraj taskoj kaj prelego-plenumadoj. Heinrich Buff, estante 32-jara, sukcedis lin. Kun la morto de Schmidt, en 1837, la fizika katedro apartiĝis for de la matematika kaj la matematika posteno estis okupita de Hermann Umpfenbach (1798-1862).

Kuriozaĵo[redakti | redakti fonton]

Profesoroj pri fiziko, kiuj verkis lernolibrojn por akompado en iliaj legadoj regule devis forigi matematikon, aŭ minimume la kalkulojn kaj aliajn pli avancitajn topikojn, ĉar iliaj studentoj ne estis preparitaj. La publikaĵoj pri fiziko de Heinrich Wilhelm Brandes (1777-1834) estis skribitaj por legantoj, kiuj, tiel kiel la iamaj studentoj en la Universitato de Lepsiko ne havis konon pri matematiko.

La lernolibroj de Johann Tobias Mayer (1752-1830), Karl Wilhelm Gottlob Kastner (1783-1857) kaj Georg Gottlieb Schmidt pri eksperimenta fiziko povis studiĝi kun eta matematika preparado. Kvankam Kastner avertis siajn legantojn tion, ke se ili uzos liajn legadojn en la Universitato de Hajdelbergo, tiam ili trovus ekvaciojn kaj kalkulojn. Eĉ tie, la matematikaj postuloj ne estis altaj. Kion li volis diri per matematiko kiel "neforhavebla helpa studo por la sciencistoj kaj ĉefe por la fizikistoj" estis minimumaj konoj pri aritmetiko kaj geometrio.[6]

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]