Georgijevsko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Georgijevsk
ruse: Георгиевск, angle: Georgiyevsk
urbo
Oficiala nomo: Георгиевск
Lando Rusio
Situo Georgijevsk
 - koordinatoj 44° 09′ 00″ N 43° 28′ 00″ O / 44.15000 °N, 43.46667 °O / 44.15000; 43.46667 (mapo)
Loĝantaro 68 783 (2010)
Estiĝo 1777
Urbestro Aleksandr Vasiljeviĉ Manakov
Horzono MT (UTC+3)
Poŝtkodo 357820
Telefona antaŭkodo +7 87951
Aŭtokodoj 26
Situo de Georgijevsk enkadre de Eŭropo
Situo de Georgijevsk enkadre de Eŭropo
Situo de Georgijevsk enkadre de Eŭropo
Vikimedia Komunejo: Georgievsk
Retpaĝo: www.georgievsk.ru/

Georgijevsk (ruse Гео́ргиевск) estas urbo en Stavropola regiono en Rusio.

Kodo de OKATO de la urbo (en jaro 2005) estas 07407.

La urbo estis fondita en jaro 1777. Ĝi havas statuson de urbo ekde jaro 1786.

La interurba telefona kodo estas 86551, la enurbaj telefonnumeroj estas kvinciferaj (en jaro 2005).

La urbo estas en Norda Kaŭkazio, en suda parto de Stavropola regiono, ĉe rivero Podkumok (Подку́мок) (kiu enfluas la riveron Kuma (Кума́)).

En la urbo estas fervoja stacio. Nur 35 kilometrojn for estas la plej granda en Norda Kaŭkazio internacia flughaveno de Mineralnije Vodi (Минеральные Воды).

Loĝantaro

En la jaro 1914 en Georgijevsk loĝis 21,2 mil homoj, en la jaro 1959 — 35,1 mil. En la jaro 2002 la urbo havis 70,6 mil loĝantojn (kun satelitaj vilaĝoj eble pli ol 100 mil). Plejparton de la loĝantaro konsistigas rusoj (kozakoj).

Historio

Fondita en 1777, la urbo estis tre grava por la posta historio de Kaŭkazio. Dekomence ĝi servis kiel unu el fortikaĵoj sur fortikita linio AzovMozdok. En 1783 ĉi tie estis subskribita Georgijevska traktato inter Rusio kaj Kartvelio, laŭ tiu dokumento Rusio ekhavis protekto-devojn pri la Orienta Kartvelio (kio poste evoluis al plena aliĝo de Kartvelio al Rusio en 1801).

Ekde 1802 dum dudek jaroj la urbo estis centro de Kaŭkazia provinco. Tio estis tempo de pligrandiĝo kaj disfloro, kiun tamen sekvis stagnado pro la malaltigo de statuso en 1822. Novan spronon por evoluo donis finkonstruo de la fervojo inter Rostov-na-Donu kaj Vladikavkaz, kiu trairis apud Georgijevsk en 1868. Fine de la 19-a jarcento en la urbo okazadis regulaj foiroj, kiuj altiris komercistojn de la tuta kaŭkazia regiono.

En 1920-aj jaroj Georgijevsk iĝis industria urbo, en ĝi aperis kelkaj uzinoj aldone al tiuj, kiuj jam ekzistis antaŭe.

Dum la Dua mondmilito la urbo estis okupita de naziaj trupoj ekde la 9-a de aŭgusto 1942 ĝis la 10-a de januaro 1943.

Eksteraj ligiloj

greke http://www.meteo.kmv.ru