Gertrúd Fischer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gertrúd Fischer
Persona informo
Naskonomo Fischer Anna Gertrúd
Naskiĝo 26-an de januaro 1923 (1923-01-26)
en Oradea
Morto 28-an de marto 1993 (1993-03-28) (70-jaraĝa)
Lingvoj rumana
Ŝtataneco HungarioRumanio
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Familio
Edz(in)o Brunó F. Straub
Infano Anna Szabolcsi
Okupo
Okupo biokemiisto
vdr

Gertrúd Fischer [fiŝer] (pli komplete Gertrúd Anna Fischer), laŭ hungarlingve kutima nomordo Gertrúd Anna Fischer estis hungara biokemiisto, membro (korespondanta en 1967, ordinara en 1979) de Hungara Scienca Akademio. Ŝiaj geedziĝaj nomoj estis Szabolcsi Lászlóné, depost 1972 Straub F. Brunóné, ŝia sola filino estis Anna Szabolcsi.

Gertrúd Fischer [1] naskiĝis la 26-an de januaro 1923 en Oradea. Ŝi mortis la 28-an de marto 1993 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gertrúd Fischer apartenis al la hungara minoritato en Rumanio. Ŝi frekventis mezlernejon private en Cluj, poste ŝi laboris en la sama urbo (rehungarigita dum la 2-a mondmilito). En 1944 ŝi estis deportita unu jaron, poste ŝi studis en Universitato Babeș–Bolyai, fine ŝi akiris kemian diplomon en Scienca Universitato Pázmány Péter en 1948. Post siaj studoj ŝi laboris komence samloke, inter 1950 kaj 1971 en biokemia instituto en Budapeŝto, poste en biologia centro en Szeged. Intertempe ŝi kandidatiĝis en 1958, doktoriĝis en 1964. Tiutempe ŝi studvojaĝis en Svedio, Usono, Francio. Ŝi pensiuliĝis en 1991. Ŝi edziniĝis dufoje, en la unua geedziĝo ŝi naskis filinon en 1953. Ŝi okupiĝis pri enzimoj. Ŝi ricevis 6 premiojn inter 1952 kaj 1982.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Strukturelle Grundlagen der biologischen Funktion der Proteine (1969)
  • Enzimszerkezet, enzimek lokalizációja (1981)
  • Enzimes analízis (1991)

Fontoj[redakti | redakti fonton]