Giżycko
Giżycko | |||||
Flago | Blazono | ||||
urba komunumo de Pollando | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Mapo
| |||||
Genitivo de la nomo | Giżycka | ||||
Provinco | Varmio-Mazurio | ||||
Distrikto | Distrikto Giżycki | ||||
Komunumo | Komunumo Giżycko | ||||
Speco de komunumo | Urba | ||||
Urba komunumo | Jes | ||||
Urborajtoj | 1612 | ||||
Koordinatoj | 54° 2′ N, 21° 46′ O (mapo)54.0421.758888888889Koordinatoj: 54° 2′ N, 21° 46′ O (mapo) | ||||
Alto super la marnivelo | 116,2 (115,8) nivelo de lagoj ĝis 142 m | ||||
Areo | 13,87 km² | ||||
Loĝantaro | 30989 (en 2004) | ||||
Loĝdenso | 2234,2 loĝ./km² | ||||
Poŝtkodo | 11-500 | ||||
Telefona antaŭkodo | 87 | ||||
Aŭtokodo | NGI | ||||
TERYT | 6283706011 | ||||
Estro | Jolanta Piotrowska | ||||
Titolo de estro | Urbestro | ||||
Adreso de estraro | Al. 1-go Maja 14 | ||||
Poŝtkodo de estraro | 11-500 do 11-508 | ||||
Telefono de estraro | 87 428-52-31 | ||||
Fakso de estraro | 87 428-52-41 | ||||
Ĝemelaj urboj | Danio: Silkeborg Ukrainio: Dubno Litovio: Trakai Pollando: Ruda Śląska | ||||
Komunuma retejo | http://www.gizycko.pl | ||||
Giżycko, germane Lötzen, estas urbo en la vojevodio Varmio-Mazurio de Pollando. Ĝi apartenas al komunumo Giżycko en distrikto Giżycki.
Situo
La urbo troviĝas apud pluraj grandaj lagoj kaj nuntempe estas signifa feriejo.
Historio
La urbo unuafoje estis skribe menciata en 1340 sub la nomo "Letzenburg". Ĝis la jaro 1945 ĝi apartenis al Germanio, provinco Orienta Prusio, kaj havis la nomon "Lötzen". Surbaze de la Traktato de Versajlo la loĝantoj voĉdonis je la 11-a de julio 1920, ĉu ili volas daŭre aparteni al Germanio aŭ estonte al Pollando. En Lötzen 99,97 % voĉdonis favore al Germanio. Post fuĝo en 1945 aŭ posta perforta elpelo de la germanaj loĝantoj, Lötzen fine estis anektita de Pollando. En 1946 ĝi estis alinomita Giżycko honore al pola pastro.