Gilbert Wakefield

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Gilbert WAKEFIELD (n. en 1756 - m. en 1801) estis brita klerulo kaj religia verkisto. Li naskiĝis en Nottingham kaj estis edukita en la universitato de Cambridge. Li unue fariĝis ekleziulo, sed poste konvertiĝis al unitarianismo kaj laboris kiel klasika kuratoro en variaj unitarianistaj akademioj.

Li estis vigla subtenanto de la franca revolucio de 1789, kaj estis enkarcerigita dum du jaroj pro la verkado de ribelema pamfleto. Li publikigis eldonojn de pluraj klasikaj aŭtoroj. Inter liaj religiaj verkoj menciendas Early Christian Writers on the Person of Christ (1784), An Examination of Paine's Age of Reason (1794), kaj Silva Critica (1789-95),