Giovanni Pontano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Johannes Jovianus Pontanus
(1429-1503)
Pontanus.JPG
Naskiĝis 7-a de majo 1429
en Cerreto di Spoleto, proksima de Peruĝo, Flago-de-Italio.svg Italio
Mortis 17-a de septembro 1503
en Napolo, Flago-de-Italio.svg Italio
Alma mater Universitato de Peruĝo
v  d  r
Information icon.svg

Giovanni Pontano (1429-1503) (naskiĝis en Cerreto di Spoleto, proksima de Peruĝo, en la 7-a de majo 1429 - mortis en Napolo, en la 17-a de septembro 1503) estis itala humanisto, poeto, politikisto, kaj aŭtoro pri astronomiaj kaj filozofiaj traktatoj. Li estas konsiderita la plej grava reprezentanto de la napola humanismo en la 15-a jarcento. Li estis membro de la "Accademia Pontaniana"[1], fondita de Antonio Beccadelli, al kiu li sukcedis kun la propono kultivi la sciencojn, la beletrojn kaj la artojn.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lia patro murdiĝis en unu el la oftaj civilaj kvereloj, kiuj tiam ĝenis la pacon de la italaj urboj. Do, lia patrino fuĝis kun la knabo al Peruĝo, kaj tie Pontano ricevis sian unuan edukon rilate al lingvaĵoj kaj literaturo. Ne sukcesinte rehavigi al si sian posedaĵaron, li forlasis la Umbrion, estinte 22-jara, kaj ekloĝis en Napolo, kie li pasis longa parto de sia vivo. Tie li konatiĝis kun Antonio la Panormito, kies influo enkondukis lin en la reĝa kanceliereco de Alfonso la Grandanima. Alfonso rekonis la eksterordinarajn kvalitojn de la juna klerulo, kaj faris lin mentoro de sia filaro, ĉefe de la eta Alfonso, kiu reĝus unu nuran jaron, sed, kies energio en la jardeko 1485-1495 vekus la Renesancon en Napolo, en multaj fakoj. Do la interrilato de Pontano kun la aragona dinastio kiel politika konsilisto, milita sekretario kaj kanceliero estis tre proksima: subite li pasis elde eduka mentoro al kultura konsilisto de Alfonso. En 1495, li akceptis la reĝon Karlo la 8-a el Francio, okaze de lia alveno al Napolo, kaj tio montris ke li jam estis preta forlasonta la princojn, sur kies malavareco li akiris grandan riĉon.

Pontano ilustris per akra maniero la povokondiĉon al kiuj la beletristoj kaj kleruloj alvenis en Italion. Li eniris Napolon en tute mizera kondiĉo, kaj senprokraste li fariĝis kompaniulo kaj konfida amiko de suvereno, ŝarĝita je honoroj, posedanto de bela domo, kaj enmiksiĝinta inter la nobelaro de la regno, riĉa, kaj okupante la plej altan rangon en la tiama socio. Sekvanta la ekzemplojn de Pomponio Leto en Romo, kaj Kozimo de Mediĉo, li direktoris kaj lasis sian nomon al la Accademia Pontaniana, kie kuniĝis kleraj kaj distingiĝaj homoj. Tiu akademio fariĝis centro de la modo kaj erudicio kaj supervivas ĝis la nunaj tagoj.

En 1461, li unue edziĝis al Adriana Sassone, kun kiu li havis unu filon, Lucio, kaj tri filinojn. Nenio distingis Pontanon pli ol la forto de sia hejma vivo. Li estis tre pasiita al sia edzino kaj filaro, kaj dum lia amiko Beccadelli subskribis la maldecajn versojn de lia verko "Hermaphroditus", lia muzo celebris per liberala sed lojala maniero, la ĉarmon pri la infaneco kaj la suferojn de edzo kaj patro en la perdo de tiuj, kiujn li amis. Kiam lia edzino mortis, en 1491, post nelonge, li ree edziĝis al bela junulino el Ferrara, kies nomo estis Stella. Li estis amiko de Jacopo Sannazaro (1458-1530) kaj lia verkaro estis presita de Aldo Manuzio kaj Joakimo Kamerarjo, la Maljuna.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Amorum libri (1455-58)
  • Charon (1467-91)
  • Urania (1476)
  • Asinus (1486-90)
  • Antonius (1487)
  • Meteororum libri (1490)
  • Hendecasyllabi seu Baiarum libri (1490-1500)
  • De principe (1493)
  • De liberalitate (1493)
  • Lepidina (1496)
  • Actius (1499)
  • De Sermone (1499)
  • Aegidium (1501)
  • De hortis Hesperidum (1501)
  • De fortuna (1501)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]


Portala ikono Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj