Alfonso la 5-a (Aragono)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Alfonso la 5-a

Alfonso la 5-a de Aragono (n. en Medina del Campo, 1396 - m. en Napolo, la 27-an de junio 1458). Ankaŭ nomata kiel Alfonso la 1-a la Grandanima kaj Alfonso la 1-a la Saĝa, inter 1416 kaj 1458 estis reĝo de Aragonio, de Valencio (Alfonso la 3-a), de Majorko (Alfonso la 1-a), de Sicilio (Alfonso la 1-a) de Sardio (Alfonso la 2-a) kaj grafo de Barcelono (Alfonso la 4-a); kaj inter 1442 - 1458 reĝo de Napolo (Alfonso la 1-a).

Estis la unua filo de la provizora reganto de la reĝlando de Kastilio Fernando de Antekero kaj de la grafino Eleonora de Alburkerko. Li apartenis al la dinastio de Trastamaro.

La 28-an de junio 1412 fariĝis heredanto de la trono de la Kronlando de Aragono kiam sia patro estis proklamita reĝo post la "Kompromiso de Caspe" kaj tri jarojn pli malfrue, la 12-an de junio 1415, en la katedralo de Valencio, edziniĝis al sia kuzino princino Maria filino de Henriko la 3-a de Kastilio kaj de Katerina de Lankastro.

La 2-an de aprilo 1416, post la morto de lia patro, Alfonso sukcedis lin kiel reĝo de Aragono kaj de liaj ceteraj reĝlandoj.