Grandduklando Westarctica

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Grandduklando Westarctica
Grand Duchy of Westarctica

Detaloj

Detaloj Detaloj
Nacia himno: God Save Westarctica
mikronacio
Bazaj informoj
Ĉefurbo Insulo Petro la Unua
Oficiala(j) lingvo(j) la angla
Uzata(j) lingvo(j) la angla
Horzono -6
Politiko
Politika sistemo Konstitucia monarkio
Ŝtatestro grandduko Travis McHenry
Ekonomio
Valuto Westarctica Dolaro
Map
vdr

La Grandduklando Westarctica (angle Grand Duchy of Westarctica), ankaŭ kiel Mikronacio Westarctica estas mikronacio kreita fare de usonano Travis McHenry, kiu postulas Landon de Marie Byrd. Westarctica estis fondita en supozebla kaŝpasejo en la Antarkta traktato. La aserto de statuso de la mikronacio estis utiligita kiel bazo por krei kaj vendi monerojn al kolektantoj. Westarctica ne estas rekonita fare de la registaro de iu lando, malgraŭ ĝiaj provoj[1].

Teritorio[redakti | redakti fonton]

La plejparto de la postulita teritorio de la mikronacio konsistas el Lando de Marie Byrd, difinita kiel ĉiu tero sude de 60° S kaj inter 90° W kaj 150° W[2]. Tio estas inter la aserto de Ĉilio kaj la aserto de Nov-Zelando. La dekomenca ĉefurbo estis nomita Aĥilo. Pli poste, la insuloj Balleny postulita fare de Nov-Zelando kaj Insulo Petro la Unua postulita fare de Norvegio estis aneksitaj. Insulo Petro la Unua estis deklarita kiel la nova ĉefurbo de Westarctica.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. The Grand Duchy of Westarctica (West-Antarctica) Arkivigite je 2015-09-23 per la retarkivo Wayback Machine Columbus Magazine. By Mariska van Brederode, June 2010
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-04-01. Alirita 2015-11-18.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]