Grizbrusta ĝangalmuŝkaptulo
Grizbrusta ĝangalmuŝkaptulo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Grizbrusta ĝangalmuŝkaptulo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Rhinomyias umbratilis (Strickland, 1849) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Grizbrusta ĝangalmuŝkaptulo (Rhinomyias umbratilis) estas specio de birdo de la familio de Muŝkaptuledoj. Ĝi troviĝas en Brunejo, Indonezio, Malajzio ka Tajlando. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj marĉoj. Ĝii estas minacata de habitatoperdo.
Kiel ĉe plej parto de membroj de la genro, ankaŭ tiu havas brunajn suprajn partojn kaj pli helajn subajn partojn, kaj kiel kelkaj ankaŭ blankan gorĝon, kaj sub tiu kiel ĉefa karaktero kaj distingilo nuancbrunajn bruston kaj flankojn, dum la ventro estas ankaŭ brunmakulita, sed ĝenerale kaj fone pli flaveca. La nigreca beko estas pli rekta ol ĉe aliaj specioj samgenraj kaj la hoketo en la pinto de la supra makzelo estas ege malgranda. La iriso estas malhelbruna (nigreca videble de malproksime) kaj montras helan okulringon. En pugo kaj vosto estas malforta ruĝeca nuanco.
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- BirdLife International 2004. Rhinomyias umbratilis. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 27an de julio 2007.