Grolley

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Grolley
Blazono de Grolley
Blazono de Grolley
Blazono de Grolley
Vilaĝa centro de Grolley kun preĝejo
Vilaĝa centro de Grolley kun preĝejo
Viloaĝa centro de Grolley kun preĝejo
komunumo en Svislando
Kantono Friburgo
Distrikto Sarino
Koordinatoj  46° 50′ 1″ N 7° 4′ 17″ O / 46.83361 °N, 7.07139 °O / 46.83361; 7.07139 (mapo)Koordinatoj: 46° 50′ 1″ N 7° 4′ 17″ O / 46.83361 °N, 7.07139 °O / 46.83361; 7.07139 (mapo)
Areo 5,34 km²
Alteco 625 m super marnivelo
Poŝtkodo 1772
Komunumkodo 2200
Mapo de Grolley
Mapo de Grolley
Mapo de Grolley
vdr

Grolley estas komunumo en la distrikto Sarino en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 1695 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio

Grolley situas en la Friburga Mezlando sur monteta tavolo inter la ebenaĵo de Brojo en nordo kaj la valo de Sarino en sudo, proksimume 7 kilometrojn nordokcidente de la kantonĉefurbo Friburgo. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Grolley kaj Corsalettes, la vilaĝeto Guéravet, kaj la setlejoj La Croix kaj La Rosière.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,34 km², de kiuj 18,4% estas kovritaj de arbaro, 64,8% servas por agrikulturo kaj 16,5% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj

La komunumo Grolley limas en nordo al Misery-Courtion, en oriento al Belfaux, en sudoriento al Autafond, en sudokcidento al Ponthaux, kaj en okcidento al Léchelles.

Trafiko

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 157 de Friburgo al Payerne kaj laŭlonge de la orienta komunumlimo la kantona ĉefvojo al Avenches. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A12 situas proksimume 4 kilometrojn sude de la komunumo. Per la stacidomo ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Friburgo al Payerne la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio

La unua dokumenta mencio de Grolley datiĝas el la jaro 1137 kiel Groslerio. Dum mezepoko en la 12-a jarcento en Grolley estis menciitaj la nobeloj de Groley. En la jaro 1442 Grolley estis atribuita al la Malnova Kamparo de Friburgo sub la Hospitala Flago. Ek de la Helveta Revolucio de 1798 ĝis 1848 ĝi apartenis al la distrikto Friburgo, tiam ĝi sub la nova kantona konstitucio estis integrita al la distrikto Sarino.[3]

Notoj kaj referencoj

  1. Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo
  2. Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
  3. Fonto: Marianne Rolle: Grolley en Historia Leksikono de Svislando (2007-02-13)

Eksteraj Ligiloj

Bildoj