Groningo (urbo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ŝablono:Informkesto komunumoj en Nederlando

Groningen estas la ĉefurbo de la provinco Groningen kaj ankaŭ de la komunumo Groningen. La urbo konsideriĝas la metropolo de la relative maldense enloĝigita nordo de Nederlando. La urbo havas 180 435 enloĝantojn (2005). Ĝi estas urbo kun multvaria komerco kaj industrio. Groningen estas ankaŭ urbo studenta, kun kiel plej grandaj institucioj la Hanzehogeschool Groningen (Hansa altlernejo) kaj la Rijksuniversiteit Groningen (Regna Universitato de Groningen). Kune ili havas pli ol 40 000 studentojn. Pro tio la meza aĝo en la urbo estas malalta. La lastajn jarojn la urbo estas populara kiel loĝloko al studentoj kaj junaj, idoriĉaj familioj.

En la vasta regiono Groningen estas nomata "Stad" ("Urbo"). La lokanoj mem diras: D'r is mor ain stad en dat is Stad ("Estas nur unu urbo kaj tiu estas Urbo"). La enloĝantoj nomiĝas "Stadjers" ("urbuloj"). La urbanoj karese nomas sian urbon ankaŭ "Groot Loug", kio estas "Granda Vilaĝo".

Historio

Groningen estiĝis sur la plej norda parto de la Hondsrug, sabla altaĵo en la provincoj Drenthe kaj Groningen. Komence ĝi estis vilaĝo, kiu disvolviĝis al grava komerca centro. En la 13-a jarcento la loko konstruis murojn je propra iniciato, kaj en la sama periodo la urbo membriĝis en Hansa Ligo.

En 1614 fondiĝis universitato en Groningen kaj poste en la 17-a jarcento la urbo ekhavis novajn fortikaĵojn, desegnitajn de Menno van Coehoorn. En la tielnomata "Katastrofa Jaro" 1672 la urbo estis vane sieĝita de la episkopo de Münster, Bernhard von Galen. Ĉiujare je la 28-a de aŭgusto la urbo festas la venkon super la episkopo, kromnomita "Bommen Berend" ("Bomba Bernardo").

La urbo daŭre estas grava el komerca vidpunkto. Krome ĝi havas nutraĵo-industrion (sukero, tabako, kafo). Kun du sukerofabrikoj Groningen estas la plej granda sukerurbo en Eŭropo.

Vidindaĵoj

Gravaj vidindaĵoj en la centro estas la Martinituro (loka nomo: d'Olle Grieze, "la Malnova Griza") kaj apartenanta preĝejo apud la Granda Placo, la Der Aa-Preĝejo, la kanalo Hoge der A kun siaj varejoj, la Princa Ĝardeno, la Urbodomo kaj kelkaj beginejoj. La Muzeo de Groningen estas moderna konstruaĵo sur artefarita insulo, apud la ĉefstacidomo, kiu mem estas vidinda konstruaĵo el la 19-a jarcento. Aliaj muzeoj: Naturmuzeo (Praediniussingel), Universitata Muzeo (Oude Kijk in 't Jatstraat), Nederlanda Bildstriomuzeo (Westerhaven), Ŝipveturada Muzeo (Brugstraat), Grafika Muzeo (Rabenhauptstraat) kaj Etnografia Muzeo "Gerardus van der Leeuw".

Universitato
La urbodomo kaj Granda Placo
La Aa-Preĝejo
Martini preĝeja turo

Administraj unuoj

Famuloj

Esperantistoj

Partneraj urboj

Inter la partneraj urboj de Groningen estas



Eksteraj ligiloj

greke http://www.groningen.nl greke http://www.groningeninkaart.nl greke http://www.groninger-museum.nl greke http://www.okaphone.nl/webcam

Ŝablono:KomunumojGroningen