Gunter Sachs

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gunter Sachs
Persona informo
Naskiĝo 14-an de novembro 1932 (1932-11-14)
en Schonungen
Morto 7-an de majo 2011 (2011-05-07) (78-jaraĝa)
en Gstaad
Mortokialo pafvundo
Lingvoj germana
Ŝtataneco SvislandoGermanio
Alma mater Lyceum Alpinum Zuoz
Familio
Patro Willy Sachs
Patrino Elinor von Opel
Edz(in)o Brigitte Bardot • Anne-Marie Faure • Mirja Larsson
Infanoj Rolf Sachs • Christian Gunnar Sachs • Claus Alexander Sachs
Parencoj Wilhelm von Opel
Okupo
Okupo filmreĝisorofotistogradegkapitalisto • astrologo • bobisto • skeletonisto • industriisto • dokumenta verkisto • artkolektanto • filmproduktoro
vdr

Fritz Gunter SACHS (14a de Novembro 1932 – 7a de Majo 2011, ankaŭ Gunter Sachs von Opel) estis germana fotisto, verkisto, Rosenberg studenta, negocisto, kaj poste estro de instituto kiu postulis esplori pri astrologio. Kunuloj li estis sportosto, poste internacie famiĝis kiel dokumentarifilmisto, dokumentaria fotisto kaj tria edzo de Brigitte Bardot.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Kiel "playboy"[1] en siaj fruaj jaroj, Sachs estis amafere ligita al la iama imperiestrino de Irano Soraja Esfandijari. Li edziĝis trifoje. Lia unua edzino, nome Anne-Marie Faure, mortis en 1958 dum kirurgo.[2] Li edziĝis al Anne-Marie estante 23-jaraĝa.[3] Li amaltiris sian duan edzinon, Brigitte Bardot, flugante super ŝia vilao en la Lazura Marbordo per helikoptero kaj ĵetante centojn da rozoj. La paro geedziĝis la 14an de Julio 1966 en Las Vegas;[4] ili divorcis en 1969.[2] Lia fina edziĝo estis al sveda iama modelo, Mirja Larsson, (kiu estis 26-jaraĝa tiam)[5] kaj daŭris el 1969 ĝis lia morto.[2]

Aldone al sia germana ŝtataneco, Sachs ricevis ankaŭ svisan ŝtatanecon en 1976.[1]

La etenda artokolekto de Sachs inkludis verkojn de Jean Fautrier, Andy Warhol, René Magritte, Salvador Dalí, Roy Lichtenstein, Tom Wesselmann, Mel Ramos, kaj Allen Jones. Li posedis ankaŭ gravajn artaĵojn de la skolo Nouveau réalisme kiel de Yves Klein, Jean Tinguely, Arman, kaj Martial Raysse.[6]

Sachs sinmortigis la 7an de Majo 2011 per pafo al la kapo[7][8] en sia hejmo de Gstaad, Svisio. La sinmortiga noto asertis, ke li agis pro tio kion li difinis kiel "senespera malsano A." (kion oni komprenis kiel Alzheimer[9]) aldonante, ke "La perdo de mensa kontrolo super mia vivo estas nedigna kondiĉo, kion mi decidis fortranĉi".[2]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Sachs, Gunter: The Astrology File: Scientific Proof of the Link Between Star Signs and Human Behaviour. Orion Books (Decembro 1999). ISBN 0-7528-1789-2
  • Elwell, Dennis: Cosmic Loom, 2a eldono 1999. The Urania Trust. ISBN 0-04-133027-7. Diskuto pri kelkaj el la materialoj de Gunter Sachs.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Legendary Playboy Gunter Sachs is Dead Arkivigite je 2012-04-09 per la retarkivo Wayback Machine (Germane) Der Spiegel, 8a de Majo 2011.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Bruno Waterfield. "Gunter Sachs, former husband of Brigitte Bardot, shoots himself in Swiss chalet", 8a de Majo 2011.
  3. Playboy auf Lebenszeit (germane) (2002-11-13). Alirita 2021-06-18.
  4. "Billionaire playboy Gunter Sachs commits suicide over illness". The Montreal Gazette. 8a de Majo 2011. Arkivita el la originalo la 10an de Majo 2011. Alirita la 8an de Majo 2011.
  5. People: Nov. 14, 1969 arkivita en [1] la 19aan de Aŭgusto 2008 en Time, 14a de Novembro 1969.
  6. Mark Brown (7a de Majo 2011), The Gunter Sachs appeal – life and legacy of the playboy art collector Arkivigite je 2023-03-04 per la retarkivo Wayback Machine The Guardian.
  7. Belgian news report. Arkivita el la originalo je 2012-04-02. Alirita 2023-03-04.
  8. German news report. Arkivita el la originalo je 11a de Oktobro 2012. Alirita 8a de Majo 2011.
  9. German photographer and 'playboy' Gunter Sachs commits suicide. Deutsche Welle. Alirita 9a de Majo 2011.