Gustaw Fierla

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gustaw Fierla
Persona informo
Naskiĝo 18-an de julio 1896 (1896-07-18)
en Lutyně
Morto 21-an de novembro 1981 (1981-11-21) (85-jaraĝa)
en Český Těšín
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Familio
Frat(in)oj Władysław FierlaAdolf Fierla
Okupo
Okupo pentristo • etnografo
vdr

Gustaw FIERLA (naskiĝis la 18-a de julio 1896 en Polnischleuten, mortis la 21-a de novembro 1981 en Český Těšín) estis pola pentristo, instruisto, folkloristo, socia kaj turisma aktivulo, asociita kun Teŝinia Silezio, precipe kun Zaolzie.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li studentiĝis ĉe la pola gimnazio en Orlová, kaj poste studis ĉe la Akademio de Belartoj en Krakovo, kie li estis studento de Józef Mehoffer kaj Stanisław Dębicki. En 1927 li eklaboris en sia iama gimnazio en Orlová, kie li fariĝis instruisto pri desegnado. Li laboris tie ĝis 1955. Kune kun Karol Piegza li organizis la unuan ekspozicion pri pentrarto en la Zaolzie. Li aktivis en la Macierz Szkolna kaj PZKO (Pola Kultura kaj Eduka Asocio)

Kiel pentristo, li estis asociita ĉefe kun la impresionisma fluo, li kreis pli ol 400 oleo-pentraĵojn. Iliaj temoj estis ĉefe pejzaĝoj, aĵpentraĵoj kaj floroj. Li ekspoziciis siajn verkojn ĉe pli ol 20 individuaj ekspozicioj.

Kiel folkloristo, li faris konsiderindajn kontribuojn al la kampo de dokumentado de la materiala kulturo de Teŝinio. Li estis aŭtoro pluraj studioj, kaj multaj artikoloj pri popola kulturo kaj arto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]