Gusztáv Heckenast

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Gusztáv Heckenast [gustAv hekenast], laŭ la hungara skribmaniero Heckenast Gusztáv estis hungara historiisto, instruisto kaj profesoro.

Gusztáv Heckenast naskiĝis la 18-an de decembro 1922 en Budapeŝto. Li mortis la 13-an de februaro 1999 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gusztáv Heckenast frekventis universitaton en Budapeŝto, poste li ekinstruis en 1945 en gimnazio. Baldaŭe li instruis en universitatoj en Szeged kaj Miskolc. En 1987 li doktoriĝis. Li ricevis premion Kossuth en 1949, en 1998 ankaŭ alian premion.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • lernolibro pri historio por la 8-a lernojaro, 1948 (pro tio li ricevis premion Kossuth)
  • A Rákóczi-szabadságharc (Liberecbatalo de Francisko Rákóczi la 2-a), 1953
  • Les roturiers intellectuels en Hongrie, 1780–1848, 1948
  • Függetlenségi harcok a török és Habsburg hódítás korában (1526–1711) (Bataloj por la sendependeco dum dominado de turkoj kaj Habsburgoj), 1951
  • A besztercebányai bányászfelkelés (1525–1526) (Ribelo de ministoj en Besztercebánya)

Fontoj[redakti | redakti fonton]