Gwen Rakotovao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gwen Rakotovao
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1953 (1953-01-01) (71-jaraĝa)
en Rueno
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo koreografo • dancisto
vdr

Gwen Rakotovao (naskiĝis en Rouen) estas franca kaj malagasdevena dancistino kaj koreografo, dancinstruistino, manekeno, fotistino, verkistino kaj arta direktoro. En 2011 kreis en Nov-Jorko la danckompanion Gwen Rakotovao Company. Ŝi estas la laŭreatino de la internacia konkurso de danco de Biarritz 2012 en la nuntempa kategorio,.[1][2]

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gwen Rakotovao naskiĝis en devena familio de Madagaskaro. Atinginte la sciencan abiturientecon je la 17-a jaraĝo, ŝi turnas sin al kariero de dancistino integrante la Instituton de profesia trejnado Rick Odums en Parizo.[3]

Ŝi studas poste (2009) ĉe la Alvin Ailey School[4] en Nov-Jorko.Tie ŝi kreis en 2011 ŝian danckompanion Gwen Rakotovao Company, kun kiu ŝi turneis internacie. Ŝi atingas en 2012 la medalon de oro de la internacia Konkurso de danco de Biarritz en la kategorio samtempulo antaŭ la ĵurio prezidita de Thierry Malandain[2].

En 2017 ĉe Paris 8 University, Paris Bachelor of Arts. Degree in Dance Studies with Honors

En 2019 ĉe New York University, New York Master of Arts in Performance Studies, Tisch School of the Arts

TED- prelego[redakti | redakti fonton]

En 2009 ŝi reprezentas Madagaskaron en la konkurso Fraŭlino Diasporo.[3] Ŝi ankaŭ prelegis en TEDxLorient[5] pri 'Dancer avec des mots' (Danci kun vortoj) por diri ke la korpo parolas ĉiujn lingvojn. Gwen Rakotovao denaske parolas la francan, flue parolas la anglan kaj komprenas la malagasan[6].

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Ŝi estas la aŭtorino de la infanfabelo Zari la sentimulo kaj la fondintino de la programo de humana danco Masimihanta en Madagaskaro, programo destinita al la malavantaĝitaj kaj orfaj infanoj de la centro Ketsa de Vontovorona kaj patronita de Eau Vive (Viva Akvo)[7][8].

Aliaj verkaĵoj estas We Almost Forgot (2016)[9] kaj The Standing up move (2020)[10], la romano Zari L’intrépide (2013)[11] [12] kiun ŝi ankaŭ uzas en atelieroj pri danco. Ŝi ankaŭ publikigis fotolibron kiu estas kolekto de bildoj, kiujn ŝi faris dum dancprojekto en Madagaskaro[13].

Ĉefaj kreaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ekde 2011, la Gwen Rakotovao Firmao produktis prezentojn kaj vidbendojn por teatroj kaj dancfestivaloj. Ŝi ankaŭ kreis i.a. serion de dancoj por la projekto Movement for Hope (Movado por Espero). Masimihanta estas dancprogramo kreita en 2011 por georfoj kaj infanoj kun malfacilaĵoj en Malagasio (Centro Ketsa de Vontovorona).

2014-2017 L'amour, La liberté (Amo, Libereco)[14][15]

2013-2016 Iniciation (Iniciado)[16][17]

2017- hodiaŭ Fitiavana, premiero okazis la 30-an de Septembro en la Goethe Institut, Antananarivo, Madagaskaro. Poste sekvis prezentoj en D.R. Kongo (2018), Filipinoj (2018), Japanio (2018)[18], Francio (2018), Maroko (2020),

2019 Mitsangana

FITIAVANA (antaŭe ESPERANTO)

FITIAVANA (antaŭe sub la nomo Esperanto) estas dua solluda koregrafio kaj dancita de Gwen Rakotovao. Devenante el Madagaskaro, la inspiro de Gwen por Fitiavana (Esperanto) venis de ŝia persona sperto de dancistino kies radikoj estas en Malagasio. Ŝi naskiĝis en Francio el malagasa familio kaj kreskis en multkultura medio kiu provizis al ŝi senton de kontraŭdiroj inter du kulturoj. Kun FITIAVANA (Esperanto), ŝi miksas la francan kaj malagasan kulturojn, kiujn ŝi portas en si, ligas, disigas kaj ludas kun ili. FITIAVANA (Esperanto) estas danco serĉanta unuecon, toleremon kaj pacon[19].

Bibliografio (eleklto)[redakti | redakti fonton]

  • (6-lingva) Gwen Rakotovao:La danse et l’art, des vecteurs pour promouvoir le vivre ensemble" Rakotomalala, Global Voices, 02/08/16
  • Danse contemporaine – Trio d’artistes, En: «Human & Esperanto», Andry Patrick Rakotondrazaka, L’Express de Madagascar, 09/28/17
  • CGM Analakely : Esperanto & Human se conjuguent au féminins, Joachin Michael, Les Nouvelles, 09/27/17
  • «Human & Espéranto» : Saroy et Gwen Rakotovao dansent la paix et la lutte pour la vie, Mahetsaka, Midi Madagasikara, 09/27/17
  • Entretien. Originaire de Rouen, la danseuse Gwen Rakotovao va présenter son nouveau spectacle au Japon, Thierry Chion, Actu76, 02/15/18

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Article publié dans Paris Normandie le 17 avril 2014. Arkivita el la originalo je 2016-03-15. Alirita 2022-01-05.
  2. 2,0 2,1 Résultat officiel du concours international de danse de Biarritz 2012. Arkivita el la originalo je 2015-01-09. Alirita 2022-01-05.
  3. 3,0 3,1 Interview publié dans Amina Magazine en janvier 2011. Arkivita el la originalo je 2016-03-03. Alirita 2022-01-05.
  4. Site web officiel de l'Alvin Ailey School. Arkivita el la originalo je 2016-05-07. Alirita 2022-01-05.
  5. (fr) Joachin Michael, Gwen Rakotovao, orateur au TEDx Lorient, Les Nouvelles, la 2-an de aŭgusto 2018
  6. (en) Curriculum Vitae Arkivigite je 2022-01-07 per la retarkivo Wayback Machine de Gwen Rakotovao
  7. Zari l'intrépide, publikigite la 5-an de novembro 2013 amazon
  8. Artikolo publikigita en afrik.com, la 24-an de aŭgusto 2011
  9. (en) Funambule, Anacrouse Paris 8 University, Peer-Reviewed Journals Publication, #14, 2016, paĝoj 82-87, Paris
  10. Funambule, Anacrouse Paris 8 University, Peer-Reviewed Journals Publication, #15, 2019, paĝoj 92-103, Paris
  11. New York: CreateSpace
  12. (fr) Zari l'intrepide (franca eldono) Paperback
  13. (fr) MCF, Gwen Rakotovao, danseuse du monde Arkivigite je 2022-01-05 per la retarkivo Wayback Machine, Malagasy Club de France, la 3-an de marto 2015, alirite la 5-an de januaro 2022.
  14. Oficiala retejo de Dixon Place Arkivigite je 2016-03-05 per la retarkivo Wayback Machine
  15. Publikigita en broadwayworld.com, la 15-an de septembro 2014
  16. (fr) Théâtre Charles Dullin, Archives du spectacle.net, sezono 2013-2014
  17. Publikigita en Bangkok post, la 25-an de aprilo 2014
  18. (fr) Thierry Chion, Entretien. Originaire de Rouen, la danseuse Gwen Rakotovao va présenter son nouveau spectacle, au Japon, 76Actu, la 5-an de februaro 2018, alirite la 5-an de januaro 2022.
  19. (en) Fitiavana Arkivigite je 2022-01-05 per la retarkivo Wayback Machine (antaŭa nomo Esperanto), koreografio de Gwen Rakotovao Company

Retaj ligoj[redakti | redakti fonton]

[[Kategorio:Francaj koreografoj]]