György Kövér

El Vikipedio, la libera enciklopedio

György Kövér [djordj kovEr], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kövér György estas hungara historiisto, profesoro, membro (korespondanta (2016)) de Hungara Scienca Akademio.

György Kövér [1] naskiĝis la 5-an de januaro 1949 en Hajdúböszörmény.

Biografio[redakti | redakti fonton]

György Kövér frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Scienca Universitato Kossuth Lajos en 1973. En la sekva jaro li ekinstruis en Ekonomia Universitato Marx Károly, kie li atingis la rangon docento en 1991. En 1982 li esploris en Londono helpe de stipendio, en 1987 en Vieno, en 1994 en Parizo, en 1995 en Britio. Li kandidatiĝis (PhD, CSc) en 1993 kaj ekde la sama jaro li instruis ankaŭ en Scienca Universitato Loránd Eötvös. Li doktoriĝis (DSc) en 2010 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li ricevis 4 premiojn inter 1988-2012.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • 1873. Egy krach anatómiája (1986) - libro
  • Losonczy Géza (1998) - libro
  • Die binationale Bank einer multinationalen Monarchie (2002)
  • Crossroads and Turns in Hungarian economic history (2015)

Fontoj[redakti | redakti fonton]