György Konrád

El Vikipedio, la libera enciklopedio

György Konrád [djordj], hungare Konrád György, Esperante ’’Georgo Konrád’’ estas hungara verkisto kaj sociologo.

György Konrád
György Konrád dediĉas librojn en 2010

György Konrád naskiĝis la 2-an de aprilo 1933 en Debrecen.

Biografio

György Konrád devenis el juda familio, post la naskiĝo li vivis kaj frekventis lernejon en Berettyóújfalu. Post la 2-a mondmilito nur familio Konrád restis viva el la judoj en Berettyóújfalu. Poste György Konrád frekventis mezlernejojn en Debrecen kaj Budapeŝto, fine universitaton en Budapeŝto. En 1953 lia eseo aperis en revuo. Li partoprenis en la revolucio en 1956, pro tio poste 2 jarojn li ne havis laborlokon. Poste li eklaboris, precipe kiel sociologo. Li ofte kritikis la socialismon, tial en 1973 li denove ne havis laborlokon. Spite tion, li ofte havis eblecon vojaĝi al Ameriko kaj Okcidenta Eŭropo. En 1988 li aktive politikadis, poste li estis parlamentano. Laŭvice li havis 3 edzinojn kun 5 gefiloj. Li ricevis premion Kossuth en 1990, inter 1983-2007 ankaŭ aliajn (eĉ eksterlandajn) premiojn.

Verkaro (selekto)

  • romanoj, ekzemple A látogató (La vizitanto) 1969;* A városalapító (La urbofondinto) 1973 sed la apero okazis en 1977 (poste en 1992); Elutazás és hazatérés (Forvojaĝo kaj reveno) membiografia romano 2001
  • eseoj
  • liaj verkoj aperis ne nur hungare, sed ankaŭ angle, ĉeĥe, dane, finne, france, germane, norvege, itale, ruse, hispane serbe

Fontoj