György Rákóczi la 2-a
Georgo Rákóczi la 2-a, hungare II. RÁKÓCZI György [rako:ci] estis reganto de Transsilvanio (1648-1660) naskita la 30-an de januaro 1621 en Sárospatak kaj mortinta la 7-an de junio 1660 en Nagyvárad. Li estis la edzo de Sofia Báthori.
Biografio [redakti]
Georgo Rákóczi la 2-a estis la filo de Georgo Rákóczi la 1-a kaj Zsuzsanna Lorántffy. En 1640 li estis ĉefkapitano de fortikaĵo Várad kaj ĉefprefekto de Departemento Bihar. La landkunveno jam en vivo de lia patro la 3-an de februaro 1642 elektis lin reganto. En 1644 dum la milito kontraŭ Rodolfo la 3-a li estis gubernatoro de Transilvanio. La 11-a de oktobro 1648 alpaŝis tronon. Ekde komenco li klopodis akiri la kronon de Pollando. En januaro 1657 lige kun svedoj okupis Varsovion, sed la svedoj forlasis lin kaj suferis malvankon fare de poloj. Li devis fari mallaŭdecan kontrakton kun ili kaj komencis retiriĝi. En fino de julio la transilvania armeo falis en kapteco de tataroj kaj li atingis Transilvanion kun malmultaj akompanantoj. La 3-an de novembro oni elektis reganto Francisko Rhédey, kiu okupis la tronon en januaro 1658. La turkoj ne akceptis lin kaj al ordono de grandveziro oni elektis reganto en oktobro 1658 Akoŝo Barcsai, sed Rákóczi ekiris kun sia militaro por reokupi sian tronon. En batalo de Szászfenes la paŝao de Buda la 22-an de majo disigis sian militaron kaj pro kapvundo li mortis.
| Antaŭe: | Princo de Transilvanio | Poste: | |
|---|---|---|---|
| Georgo Rákóczi la 1-a | 1648–1657 | Francisko Rhédey |
Bibliografio [redakti]
- Szilágyi Sándor: II. R. Gy. (Magy. Tört. Életr. 19. Bp., 1891);
- Szabó Magdolna: II. R. Gy. erdélyi fejedelemsége (Szeged, 1935);
- Kósa János: II. R. Gy. (Bp., 1942