György Rákóczi la 1-a

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Gheorghe Racoczy I.jpg

I. RÁKÓCZI György (Szerencs, 8-a de junio 1593Gyulafehérvár, 11-a de oktobro 1648) estis princo de Transilvanio.

[redakti] Biografio

Li estis la plej riĉa protestanta magnato de Super-Hungarujo. Unue li estis kapitano de Ónod, poste ekde 1615 prefekto de Departemento Borsod. La 26-an de novembro 1630 oni elektis lin reganto en landkunveno de Segeŝvaro. Li reprenis la bienojn fiskajn, kiuj iĝis privatpropraĵoj, ĉesigis la potencon de grandbienuloj, konfiskis iliajn bienojn kaj pliriĉigis per ili sian propran havaĵon. Al tiu bieno bazigis li sian fortmanan regadon. Lige kun svedoj kaj francoj partoprenis en tridekjara milito kaj por rajtoj de hungaruja superularo kaj religilibereco militis kontraŭ Ferdinando la 3-a. Li okupis Felvidék, aliĝis al sveda armeo por marŝi kontraŭ Vieno, sed la sultano malpermesis lian manovron. La 16-an de septembro 1645 en packontrakto de Linz la reĝo transdonis al li ĝis lia morto sep departementojn. Dum sia regado Transilvanujo progresis pace. Li faris multon kune kun sia edzino Zsuzsanna Lorántffy por sia eklezio kaj prosperado de lernejinstruado, sed estis malamikema al puritanismo, al unitarisma eklezio kaj precipe al sabatistoj.

Antaŭe: Princo de Transilvanio Poste: Coat of arms of Transylvania.svg
Stefano Bethlen 16301648 Georgo Rákóczi la 2-a

[redakti] Bibliografio

  • Szilágyi Sándor: I. R. Gy. (Magy. Tört. Életr. 23. Bp., 1893.);
  • Lukinich Imre: I. R. Gy. és a lengyel királyság (Bp., 1917);
  • I. R. Gy. birtokainak gazdasági iratai (kiadta Makkai László, Bp., 1954).

[redakti] Fonto

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj