György Rónay

El Vikipedio, la libera enciklopedio
György Rónay
György Rónay
György Rónay
Persona informo
Naskonomo Morócz György
Naskiĝo 8-an de oktobro 1913 (1913-10-08)
en Budapeŝto
Morto 8-an de aprilo 1978 (1978-04-08) (64-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungarafranca
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Familio
Infano László Rónay
Okupo
Okupo politikistoverkisto • poeto • tradukisto • literaturhistoriisto • literaturkritikisto
vdr

György Rónay [djordj rOnai], laŭ la hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Rónay György József estis hungara poeto, verkisto, tradukisto, redaktoro, parlamentano. Lia origina familia nomo estis (laŭ la hungarlingve kutima nomordo) Morócz György József [morOc jOĵef].

György Rónay[1][2] naskiĝis la  8-an de oktobro 1913(nun 1913-10-08) en Budapeŝto, li mortis la 8-an de aprilo 1978 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

György Rónay maturiĝis en premonstrata gimnazio en Gödöllő en 1931, poste li akiris diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány, baldaŭ li doktoriĝis en Scienca Universitato de Szeged en 1949. Inter 1935-1948 li laboris en eldonejo, dum en 1942 li estis unu el la fondintoj de literatura revuo. Ekde 1945 li estis redaktoro de katolikaj gazetoj, inter 1947-1948 li estis parlamenta deputito. Dum la frua socialismo liaj verkoj estis legeblaj nur en katolikaj gazetoj, sed depost la hungara revolucio de 1956 li aperis jam en la plena literatura vivo. Li edziĝis en 1936, lia edzino naskis filon en la sekva jaro. Li ricevis premiojn inter 1942-2008 (la lastan postmorte).

Elektitaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • A tulipánok elhervadtak (poemoj, 1931)
  • Michelangelo versei (tradukitaj poemoj, 1940)
  • Fák és gyümölcsök (romano, 1941)
  • Te mondj el engem (poemoj, 1942)
  • Az alkony éve (romano, 1947)
  • Grimm legszebb meséi (tradukitaj fabeloj, 1955)
  • Nyár. Versek 1938–1956 (elektitaj poemoj, 1957)
  • A nábob halála (romano, 1957)
  • Esti gyors (romano, 1963)
  • Franz Kafka: Kastély (tradukita romano, 1964)
  • A holló és a róka (poemoj, 1967)
  • Antoine de Saint-Exupéry: A kis herceg (La eta princo) (tradukita romano, 1970, teatraĵo, 2014, 2017)
  • A párduc és a gödölye (romano, 1978, filmo, 1998)
  • A kert (poemoj, 1979)
  • A vándor érkezése. Virág a feszület tövében (poemoj, 1986)
  • Odysseus énekei. Válogatott versek 1931–1978 (elektitaj poemoj, 1997)
  • Tíz év. Versek a szorongattatás éveiből (elektitaj poemoj, 2015)

Elektitaj aliaj laboroj[redakti | redakti fonton]

  • Utószezon (filmo, scenaristo, 1966)
  • Georg Büchner: Leonce és Léna (tradukita filmo, 1991, teatraĵo, 2017)
  • Ŝekspiro: Vízkereszt, vagy amit akartok (tradukita teatraĵo, 1994, 2000, 2010)
  • Jean Cocteau: Emberi hang (tradukita dramo, 2015)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]