György Sina

El Vikipedio, la libera enciklopedio
György Sina
György Sina
György Sina
Persona informo
Naskiĝo 20-an de novembro 1783 (1783-11-20)
en Niŝ
Morto 18-an de majo 1856 (1856-05-18) (72-jaraĝa)
en Vieno
Ŝtataneco Aŭstrio
Familio
Patro Simon Georg Sina von Hodos und Kizdia
Infano Simon Sina
Okupo
Okupo entreprenistodiplomato • bankisto • bonfaranto
vdr

Barono György Sina [djordj sina], laŭ la hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Sina György Simon, greke Γεώργιος Σίνας estis greka-aŭstra-hungara bankisto, negocisto, bienulo, mecenato. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis ekde 1818 hodosi kaj kizdiai, lia filo estis Simon Sina.

György Sina

György Sina[1] naskiĝis la  20-an de novembro 1782(nun 1782-11-20) laŭ alia informo la  20-an de novembro 1783(nun 1783-11-20) en Niş (Otomana Imperio, nun en Serbio), li mortis la 18-an de majo 1856 en Vieno.

Biografio[redakti | redakti fonton]

La familio Sina okupiĝis pri komercado de tekstiloj kaj tabakoj. György Sina krom komercado estis ankaŭ bankisto kaj en 1832 li baroniĝis. Lia banko ankaŭ pruntedonis al aristokratoj, foje ili bankrotiĝis kaj la teroj apartenis jam al la banko, tiel akirante enormajn riĉaĵojn. Sina okupiĝis ankaŭ evoluo de la hungara komerco, sed lia plej signifa ago estis financado de Széchenyi-Ĉenponto. Li estis ankaŭ estro de Aŭstra Nacia Banko, ĉefkonsulo de Grekio en Vieno, fondinto de observatorio en Ateno.

Pri hungareco de Sina postrestis frazo al Ferenc Deák: Mi estu gvidanto kaj konsilisto sur la vojo de la hungara patriotismo, ol komercisto kaj tutmonda civitano.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]