György Szigeti
György Szigeti | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 29-an de januaro 1905 en Szentes |
Morto | 27-an de novembro 1978 (73-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Könyves Kálmán High School • Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto |
Familio | |
Patro | Gyula Szigeti |
Okupo | |
Okupo | fizikisto • elektrika inĝeniero • inventisto |
György Szigeti [djordj sigeti], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szigeti György estis hungara fizikisto, inĝeniero, profesoro, ordinara membro de Hungara Scienca Akademio (1958).
György Szigeti [1] naskiĝis la 29-an de januaro 1905 en Szentes. Li mortis la 27-an de novembro 1978 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
György Szigeti abiturientis en 1922, poste li akiris diplomon en teknikuniversitato en Budapeŝto. Li doktoriĝis en 1952. Li instruis en la teknikuniversitato en la studjaro 1949 kaj inter 1952-1954. Li apartenis al stabo de uzino "Tungsram", kie li kune laboris kun Zoltán Bay, Tivadar Millner, Imre Bródy por plibonigado de lumfontoj, ili havis eĉ usonan patenton. Li pensiuliĝis en 1975. Li ricevis premion Kossuth en 1959.
Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]
- Dielectric losses and fluorescence of zinc silicates (1947)
- A műszaki fzikai kutatás népgazdasági jelentősége a múltban és annak perspektívája a vákuumtechnikai ipar területén (1960)