Gyula Harangozó (1956)
Gyula Harangozó | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de majo 1956 (67-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | Gyula Harangozó (1908 - 1974) |
Patrino | Irén Hamala |
Okupo | |
Okupo | koreografo • baleta dancisto |
Gyula HARANGOZÓ [djula], hungare Ifj. Harangozó Gyula, Esperante Julio Harangozó estas hungara baletisto kaj koreografo. Lia patro estis same baletisto kaj same nomata Gyula Harangozó, lia patrino estis Irén Hamala.
Gyula Harangozó naskiĝis la 4-an de majo 1956 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Gyula Harangozó lernis baleton en Ŝtata Baleta Instituto, pote li plulernis en Moskvo ĝis 1976. Li komencis sian baletan karieron en Budapeŝta Ŝtata Operejo. Baldaŭe inter 1976-1983 li dancadis en Vieno, inter 1981-1991 en Munkeno. Poste li aranĝis revuon "Steloj de baletoj" en diversaj eŭropaj landoj. Inter 2005-2010 li estris la baletistojn en Vieno. Li ricevis premion Kossuth en 2012, pli frue ekde 1977 ankaŭ aliajn premiojn.
Liaj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]
- Cranko: Romeo kaj Julieta, - titolrolo
- Gyula Harangozó (patro): Coppélia - Francisko
- Nurejev: Cignolago - princo
- Alonso: Giselle - Albert
- Nurejev: Don Quijote - Basil
Liaj koreografiaĵoj[redakti | redakti fonton]
- Hófehérke és a hét törpe
- Delibes–Gyula Harangozó (patro): Coppélia