Gyula Nagy

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Gyula NAGY [djula nadj], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Nagy Gyula estis hungara arkivisto, historiisto, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1892). Lia nobela antaŭnomo estis tasnádi. Pro la ofta nomo li uzis la nomon Tasnádi Nagy Gyula ekde 1885.

Gyula Nagy [1] naskiĝis la 23-an de junio 1849 en Hungara reĝlando en Harkács (nuntempa vilaĝparto de Gemerská Ves en Slovakio). Li mortis la 14-an de junio 1924 en Budapeŝto.

Biografio

Gyula Nagy frekventis universitatojn en Pest (urbo) kaj Munkeno. Post la diplomo li laboris kelkajn jarojn en la familia bieno. En 1876 li ekhavis postenon en Tutlanda Biblioteko Széchényi, sed en la sekva jaro li posteniĝis al Tutlanda Arkivejo. Li atingis tie altajn postenojn. Liaj artikoloj ofte aperis en tiamaj gazetoj, ekzemple en Athenaeum (revuo), krome li redaktis revuon Századok.

Verkaro (elekto)

  • Hazai oklevéltár 1234–1536 (1879)
  • Zemplén vármegye a XVI. században (Zemplén en la 16-a jarcento), (1888)
  • Magyar Törvénytár (1000–1895) (1899)

Fontoj