Gyula Vikidál
Gyula Vikidál | |
---|---|
Gyula Vikidál en 2005 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de januaro 1948 (76-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | kantisto • aktoro |
Gyula Vikidál [djula], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vikidál Gyula estis hungara ŝlagrokantisto, muzikalkantisto.
Gyula Vikidál[1][2] naskiĝis la 25-an de januaro 1948 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Gyula Vikidál estis simpla ferlaboristo, sed li lernis ankaŭ kantadon, eĉ li kantis amatore ŝlagrojn ekde 1965. Paŝo post paŝo tre malfacile li atingis la tutlandan konatecon, spite tion, ke li ne apartenis al ŝatatoj de la oficiuloj. En 1992 li membriĝis en Teatro Madách, kie li kantis muzikalojn, sed li daŭre estis ankaŭ ŝlagrokantisto. En 2004 li konfesis, ke li estis sekreta informisto inter 1981-1986. Li ricevis premiojn inter 1979-2000. Li edziĝis en 1975, lia edzino naskis filinon.
Liaj muzikalaj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]
- Levente Szörényi–János Bródy: István, a király - Koppány (lia furora rolo)
- Kálmán Mikszáth: Beszterce ostroma - Francisko Jozefo la 1-a (Aŭstrio)
- Géza Gárdonyi–Mátyás Várkonyi: Egri csillagok - István Dobó, Bálint Török
- Joseph Stein–Jerry Block: Violonisto sur la tegmento - Lázár Wolf
- Victor Hugo–Claude-Michel Schönberg: Les Misérables - Jean Valjean (ĉefrolo); Javert
- Andrew Lloyd Webber–Tim Rice:
- Evita - Peron
- Jesus Christ Superstar - Pilátus
Liaj kinaj filmaj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]
- István, a király (muzikala transpreno, 1983) - Koppány
- A Napba öltözött leány (2006) - Márton
Liaj televiziaj filmaj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]
- Erdély aranykora 1-2. (1989)
- Julianus barát 1-3. (1991) - Paulus
- Atilla, Isten kardja (1993) - titolrolo
- A Hortobágy legendája (2008)
Elektitaj ŝlagroj[redakti | redakti fonton]
- Dinamit a vérem
- Kétforintos dal
- Szállj fel szabad madár