Habanero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Komenciĝo de L'amour est un oiseau rebelle (amo estas ribela birdo) el la opero Carmen. La violonĉelo ludas la tipan habaneran ritmon

Habanero (hispane habanera = havanana aŭ havananino) estas danco kaj kanto de afrikokuba deveno ludata en 2/4-a takto, je kio la unua okona bato punktata. Tiu ĉi malrapida danco, parenca kun la tango, devenas el Havano, la ĉefurbo de Kubo. Ĝi evoluis en la frua 19-a jarcento el la eŭropaj kontraŭdancoj.

Ĝis la fino de la 19-a jarcento ĝi fariĝis konata trans Hispanujo ankaŭ en Eŭropo. Habaneroj estas kulture lige ligitaj kun la muziko de la loĝantoj ĉe la hispana mediteranea marbordo, precipe en la provincoj Ĝirono kaj Alikanto.

Similaforme ĉi tiu ritmo troviĝas ankaŭ en la milongo, fako de la argentina tango.

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]