Hamminkeln
| Hamminkeln | |||||
|
|||||
| Federacia lando | Nordrejn-Vestfalio | ||||
| Distriktaro | Distriktaro Duseldorfo | ||||
| Distrikto | Distrikto Wesel | ||||
| Urborajtoj | Urbo (Stadt) | ||||
| Koordinatoj | 51°43′55″N 6°35′27″O / 51.73194°N, 6.59083°O | ||||
| Alto super la marnivelo | 21 m | ||||
| Areo | 164,44 km² | ||||
| Telefona antaŭkodo | 0 28 52, 02 81, 0 28 50, 0 28 56, 0 28 57, 0 28 65, 0 28 71, 0 28 72, 0 28 73 | ||||
| Poŝtkodo | 46499 | ||||
| Aŭtomobila kodo | WES | ||||
| Oficiala kodo | 05 1 70 012 | ||||
| Subdivido | 7 komunumopartoj (Ortsteil) | ||||
| Komunumestro | Holger Schlierf | ||||
| Partio de komunumestro | Nepartia | ||||
| Adreso de la administrejo | Postfach 12 61 46493 Hamminkeln |
||||
| Komunuma retejo | www.hamminkeln.de | ||||
Hamminkeln estas komunumo en Germanio kaj situas ĉe la malsupra Rejno nordokcidente de la federacia lando Nordrejn-Vestfalio kaj estas mezgranda urbo. Ĝi apartenas al la distrikto Wesel en la distriktaro Duseldorfo kaj membras la transliman german-nederlandan komunumligon Euregio Rhein-Waal. La 30-an de junio 2006 la komunumo havis 27513 loĝantojn.
Enhavo |
Geografio [redakti]
Geografia situo [redakti]
La urbo Hamminkeln situas inter Bocholt en la nordo (ca. 15 km) kaj Wesel en la sudo (ca. 10 km). La Issel trafluas, venante el Raesfeld, la urboteritorion ĝis al la urbolimo de Wesel, kie ĝi, pasinte ekde tie nordokcidenten, forlasas la urboteritorion direkten al Isselburg. La Rejno troviĝas ekde la urboparto Hamminkeln ĉ. 12 kilometrojn okcidente. Ekde Hamminkeln ĝis la nederlanda landlimo estas nur ĉ. 16 kilometrojn. Plimalpli du trionoj de la urboteritorio situas en la Naturparko Hohe Mark. Je la urbolimo al Wesel situas la naturprotektujo Großes Veen. Hamminkeln laŭaree estas la plej granda komunumo en la distrikto Wesel.
Urba subdividiĝo [redakti]
La urbo Hamminkeln sin dsubdividas en sep partkomunumojn, el kiuj Hamminkeln (ĉ. 6.600 loĝantoj) kaj Ringenberg (ĉ. 1.900 loxantoj) formas la geografian centron de la urboteritorio, granda je 164,44 km². La partkomunumo Dingden (ĉ. 6.800 loĝantoj) estas la dua setlocentro en la urbostrukturo. La aliaj partkomunumoj estas Brünen (ĉ. 4.000 loĝantoj) kun Marienthal (ĉ. 350 loĝantoj), Loikum (ĉ. 740 loĝantoj), Mehrhoog (ĉ. 6.600 loĝantoj) kaj Wertherbruch (ĉ. 1.100 loĝantoj).
Najbarkomunumoj/-urboj [redakti]
Esperanto en la proksimeco [redakti]
- Essen: Esperanto-Grupo Essen kunsidas ĉiun 2-an ĵaŭdon monate je la 19.30-a en Kulturdomo Grend, Westfalenstr. 311, 45276 Essen-Steele. La grupo flegas kontaktojn al partnergrupoj en Helmond kaj Eindhoven, ambaŭ Nederlando. Krome ĝi kune kunlaboras kun ReVELo kaj preparas la GEK 2008
Kontakto: Ludger Schmeink (Ludgero Ŝmejnk) (paĝo en la retpaĝaro de EsperantoLand)
- Duisburg: Asocio por internacia kompreniĝo Duisburg renkontiĝas en Ludgerushaus, Heinrich-Bertmans-Str. 2 , stratangulo Klöcknerstraße Kontakto: www.esperanto.de

