Hanoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj uzoj, vidu la paĝon Hanoj (apartigilo).
La Tri Vinagro-gustumantoj (三酸圖), fama hana bildo reprezentanta budhistojn, konfuceistojn kaj taoistojn.

Hanoj[1] (aŭ Ĥanoj[2]) estas la plej granda etna grupo de Ĉinio. Ili konsistigas 92% de la loĝantaro en la Ĉina Popola Respubliko kaj 19% de la tuta homaro. Hanoj estas la plej granda etna grupo de la mondo. La nomo venas de la Dinastio Han (Ŝablono:Zh-cp), sub kiu malsamaj gentoj de Ĉinio komencis konsideri sin mem kiel unueca etna grupo. Same, ĉina skribo por skribi la lingvon estas nomata Hanzi (simpligite 汉字; tradicie 漢字), aŭ "hana skribo".

La hanoj parolas malsamajn lingvojn, kiuj estas relative similaj[mankas fonto] kaj estas ofte rigardataj kiel dialektoj[kiu?] de la sama lingvo. Plejmulte da hanoj parolas la mandarenan ĉinan lingvon. Ĉiuj malsamaj lingvoj parolitaj de la hanoj estas skribitaj kun la samaj ideogramoj, kaj tio historie kontribuis al ilia sento de unueco.

Multaj hanoj estas nuntempe sen-religiaj, sed tradicie budhismo, konfuceismo kaj taoismo estas iliaj ĉefaj religioj.

En Ĉinio ekzistas multaj etnaj minoritatoj, kiuj ne estas konsiderataj hanoj. Unu el tiuj grupoj, la hujoj, estas fakte tute samaj kiel la hanoj[mankas fonto], krom la fakto ke ili estas islamanoj.

Vidu ankaŭ

greke Ĉinoj

Referencoj

  1. Esperanta-ĉina vortaro. Pekino, 1986.
  2. KOREOJ: ĈU HOMOJ AŬ LANDOJ? ALBAULT André

Ŝablono:Ĝ