Harald la 3-a (Norvegio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monumento je la memoro de Harald la 3-a

Harald la 3-a (Harald HardradaHardraada, n. 1015, m. la 25-an de septembro 1066) estis reĝo de Norvegio ekde 1047. Lia kromnomo Hardrada signifas "severa konsilo" aŭ "severa reganto".

Liaj gepatroj estis Asta Gudbrandsdatter kaj ŝia dua edzo Sigurd Syr, kaj li estis duonfrato de Olavo la 2-a, reĝo de Norvegio. En 1030 Olavo estis venkata kaj mortvundata dum la Batalo de Stiklestad, kaj Harald ankaŭ grave vundiĝis. Li fuĝis al Rusio, kune kun aliaj viroj ekzilitaj post la morto de Olavo. En Rusio li servis Jaroslavon la 1-an, partoprenis lian militon kontraŭ la poloj, kaj poste iris al Konstantinopolo kie estis regimento de vikingoj. Tie li verŝajne akiris sufiĉon da mono por financi sian pretendon al la norvega trono.

En Norvegio li luktis kontraŭ Magnus la 1-a kaj en 1046 devigis Magnus nomumi lin kunreĝo. Post al morto de Magnus li iĝis sola reĝo de Norvegio, kaj ankaŭ pretendis la tronon de Danio, kie Svein la 2-a heredis la regnon. Li militis kontraŭ Svein ĝis 1062.

En 1066 mortis Eduardo la Konfesanto, reĝo de Anglio. Harald decidis invadi Anglion. En septembro tiun jaron li alteriĝis kun 15,000 soldatoj kaj 300 ŝipoj. La 20-an de septembro ĉe Fulford (proksime al Jorko), li venkis anglosaksan armeon. Tamen Harold la 2-a estis rapide marŝanta norden kun granda armeo, kaj la 25-an de septembro li alvenis al Stamford Bridge (Jorkŝiro), kie li tute venkis Harald, kies armeo estis malpreta por batalo ĉar ĝi atendis nur provizaĵojn. Harald kaj multmultaj norvegoj mortis dum la batalo, kaj necesis malpli ol 25 ŝipoj por porti la postvivantojn reen al Norvegio.

Laŭ la sagaoj, Harald fondis Oslo, la ĉefurbo de Norvegio, sed arkeologoj eltrovis restaĵojn de antaŭa urbo tie.

Antaŭe:reĝo de NorvegioPoste:
Magnus la 1-a1046-1066Magnus la 2-a kaj Olavo la 3-a

Ŝablono:LigoLeginda