Harrison Dillard

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Harrison Dillard
Persona informo
Naskonomo William Harrison Dillard
Naskiĝo 8-an de julio 1923 (1923-07-08)
en Klevlando
Morto 15-an de novembro 2019 (2019-11-15) (96-jaraĝa)
en Klevlando
Mortokialo stomaka kancero
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Baldwin Wallace University • East Technical High School
Okupo
Okupo kurtadistanca kuristo • atleto
vdr
Ministro por fremdaj aferoj Alistair Burt kun Harrison Dillard tenanta la 1948 Londono Olympics torĉo, 1a de aŭgusto, 2012.
Oficialaj Videaj Ĉefaĵoj, Dillard gajnanta 100 metroj en 1948 Dillard gajnanta 1952 110 metraj hurdoj

William Harrison DILLARD (la 8-an‏ de julio 1923 - la 15-an de novembro 2019) estis afro-usona kurado|sprintulo]], olimpika ĉampiono kun 4 oraj medaloj, en la 100-metra kurado (Atletiko ĉe la Londono-Olimpikoj (1948)) kaj en la 110-metra hurdokurado (Atletiko ĉe la Helsinkaj Olimpikoj (1952)), tiel iĝante la nurunua atleto en la historio de Olimpikoj por venki en ambaŭ tiuj vetkuroj same kiel atingi mondan rekordon.

Dillard estis kromnomita Bones (ostoj) pro sia magra konstruo.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Dillard estis naskiĝis en Klevlando, Ohio, grandurbo kie atleto Jesse Owens kreskis. Renkontinte Evans, kiu gajnis 4 orajn medalojn ĉe la Somera Olimpiko 1936, 13-jaraĝa li decidis, ke li volas esti same sukcesa kiel li. En 1941 li komencis studi en Baldwin-Wallace kolegio kaj en 1943 li estis rekrutita en la Usonan Armeon dum Dua Mondmilito kaj servis en la 92-a divido kiu inkluzivis plejparte nigrajn soldatojn kiuj estis nomitaj Buffalo Soldiers. En 1946 li revenis al liaj studoj.

Monda rekordo[redakti | redakti fonton]

En 1946 Dillard atingis mondan rekordon en la 220 jardaj hurdoj kun tempo de 22.3 sekundoj kaj en 1948 li atingis mondan rekordon en la 120 jardaj hurdoj kun tempo de 13.6 sekundoj. De la 31-an de majo 1947 ĝis la 26-an de junio 1948, li venkis en 82 vetkuroj super hurdoj en vico.

Olimpika ĉampiono[redakti | redakti fonton]

En la usonaj provoj por Somera Olimpiko 1948 Dillard ne sukcesis fini la 110-metrajn hurdokuradon en kiuj li atingis mondan rekordon, sed sukcesis kvalifiki por la 100-metra kurado, post finiĝado en tria loko. En la olimpiko mem, li gajnis du orajn medalojn, en la 100-metra vetkuro en nova olimpika rekordo de 10,30 sekundoj, antaŭ la mondĉampionoj Barney Ewell (10,4 sekundoj) kaj Lloyd La Beach el Panamo (10,6 sekundoj) kaj en la 4x100-metra stafetkurado kun rezulto de 40,6 sekundoj, Antaŭ Britio (41,3 sekundoj) kaj Italio (41,5 sekundoj).

Ĉe la Somera Olimpiko 1952 Dillard gajnis du orajn medalojn, en la 110-metra hurdokurado kun nova olimpika rekordo de 13,70 sekundoj (13,91 sekundoj, elektronika tempo) antaŭ Jack Davis (14,00 sekundoj) kaj Arthur Barnard (14,40 sekundoj) ambaŭ el Usono kaj kurante 4x100-metran stafetadon kun rezulto de 40,1 sekundoj, antaŭ Sovetunio (40,3 sekundoj) kaj Hungario (40,5 sekundoj).

Posta kariero[redakti | redakti fonton]

Post la fino de lia sportkariero, Dillard okupiĝis pri publikaj rilatoj kaj gvatado por la Cleveland Indians basbalteamo. Li ankaŭ aranĝis radiospektaklojn sur lokaradia stacio en Klevlando kaj laboris kiel afergvidanto por la Cleveland County Board of Education.

Dillard mortis pro stomaka kancero la 15-an de novembro 2019. Ĝis sia morto, li estis la plej maljuna olimpika ormedalisto de Usono.

Titoloj kaj atingoj[redakti | redakti fonton]

Personaj rekordoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. James E. Sullivan Award
  2. Harrison Dillard, HALL OF FAME MEMBER CLASS OF 1983, OLYMPIAN (angla)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]