Healer Girl

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Animeo
Healer Girl
Originala titolo ヒーラー・ガール
Originala lingvo Japana
Ĝenro Muzikalo
Reĝisoro(j) Irie Yasuhiro
Studio(j) 3Hz
Scenaro Kimura Noboru
Muziko Takahashi Ryou
Televidaj retoj Tokyo MX, BS11
Aperdatoj 4-a de aprilo 2022
Epizodoj 12
Mangao
Healer Girl espressivo
Originala titolo ヒーラー・ガール espressivo
Aŭtoro Ouno Imo
Publikiginto Media Factory
Magazino Monthly Comic Alive
Aperdatoj 26-a de majo 2022
vdr

Healer Girl (japane ヒーラー・ガール [hīrā gāru]; "Kuracista fraŭlino") estas japana originala animea serio farita de studio 3Hz. Ĝi estis direktita de Irie Yasuhiro, la intrigo estis verkita de Kimura Noburo, la roluldezajno estis farita de Akiya Yukie kaj la muziko estas fare de Takahashi Ryo. Ĝi estis dissendita de aprilo al junio 2022.

Kromverka mangao nomita Healer Girl espressivo, fare de Ouno Imo, ekpublikiĝis per Monthly Comic Alive ekde la 26-an de majo 2022.

Resumo[redakti | redakti fonton]

La rakonto situiĝas en mondo kie estas tri skoloj da medicino: okcidenta, orienta kaj "voĉmedicino". La resanigo de malsanoj kaj vundoj per kantoj estas speciala tekniko kiu kaj plibonigas la mensan sanon de pacientoj, kaj ankaŭ la mensan sanon de doktoroj. Tiuj "Kuracistoj" (japane Healer [hīrā]) strebas kanti kiam vokitaj al ilia devo al la sano kaj maltrankvilo de pacientoj kaj doktoroj egale. La animeo figuras la 3 trejnantajn kuracistinojn ĉe la Voĉmedicina Instituto Karasuma.[1]

Roluloj[redakti | redakti fonton]

FUJI Kana (藤井 かな [fuĝi kana]) Voĉoaktoro: Isobe Karin[1]

Kuracistlernanto de Karasuma, Kana decidis fariĝi kuracisto post kiam ŝi havis astman atakon sur aviadilo kaj  kuracisto helpis ŝin resanigi. Kana havas denaskan talenton sed foje penadas pri teknikaĵoj kaj studado.

MORISHIMA Hibiki (森嶋 響 [moriŝima hibiki]) Voĉoaktoro: Kumada Akane[1]

Hibiki estas kolega lernanto kune kun Kana kaj Reimi. Ŝi estas parenca al sia instruistino Karasuma, kiu vizitas ŝian familion ĉi-somere. Ŝi ĉiam amis kanti el infanaĝo kaj decidis fariĝi kuracisto kiam ŝia muzika instruisto instigis ŝin. Ŝi vivas kun Karasuma en la kliniko.

ITSUSHIRO Reimi (五城 玲美 [icuŝiro reimi]) Voĉoaktoro: Horiuchi Marina[1]

Kiel Kana kaj Hibiki, Reimi estas lernanto de Karasuma, kiun ŝi adoras. La gepatroj de Reimi estas sukcesaj oper-kantistoj kiu loĝas eksterlande. Ŝi vivas kun Aoi, partatempa servistino kaj muzika studento, kiu fariĝis kvazaŭ kiel fratino por Reimi.

YANAGI Sonia (矢薙 ソニア [janagi sonia]) Voĉoaktoro: Yoshitake Chihaya[1]

Lerneja kamarado de Kana, Hibiki kaj Reimi. Ŝi rigardas Karasuma kiel rivalo kaj ŝi estas tre intima kun Shinobu.

HONOSAKA Shinobu (穂ノ坂 しのぶ [honosaka ŝinobu]) Voĉoaktoro: Takagi Miyu[1]

La nepino de la instruisto de Karasuma. Ŝi volas fariĝi komponisto.

KARASUMA RIA (烏丸 理彩) Voĉoaktoro: Takagi Ayahi[1]

La mentoro de Kana, Hibiki kaj Reimi. Ria estas kvalifikita kaj fama kuracisto kiu gvidas sian propran klinikon kaj estas konata kiel "La Sorĉistino de KMU". Ria havas medicinan licencon sed lasis la praktikon de okcidenta medicino abrupte por fariĝi voĉkuracisto.

NAGISA SHOUKO (渚 笙子 [nagisa ŝōko]) Voĉoaktoro: Toujou Hisako[1]

Longtempa amiko de Karasuma. Ŝi laboras ĉe la kliniko.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 1,6 1,7 Healer Girl (TV) (angle). animenewsnetwork.com.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]