Herman Melville

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Herman Melville
usona verkisto
usona verkisto
Persona informo
Naskonomo Herman Melville
Naskiĝo 1-a de aŭgusto 1819
en Novjorko, Usono
Morto 28-a de septembro 1891
en Novjorko, Usono
Mortokialo kora malsufiĉo
Tombo Woodlawn Cemetery
Lingvoj angla
Loĝloko Nov-JorkoNuku Hiva
Ŝtataneco Usono
Alma mater The Academy of Management Annals • Columbia Grammar & Preparatory School
Subskribo Herman Melville
Familio
Patro Allan Melville
Patrino Maria Gansevoort Melvill
Frat(in)o Allan Melville
Edz(in)o Elizabeth Knapp Melville
Parencoj Peter Gansevoort
Thomas Melvill
Okupo
Okupo instruistomaristolektoro • poeto • verkisto • romanisto • eseisto • literaturkritikisto • artkolektanto
Verkoj Moby-Dick
TTT
Retejo http://www.melville.orh
vdr

Herman MELVILLE (naskiĝis la 1-an de aŭgusto, 1819, mortis la 28-an de septembro, 1891) estis usona verkisto.

Liaj fruaj romanoj gajnis grandan atenton, sed lia populareco dum la jaroj pli kaj pli malkreskis, ke li fine preskaŭ forgesiĝis. La valoro de lia romano Moby Dick, kiu nuntempe estas rigardata unu el la plej famaj verkoj de la mondliteraturo, nur malkovriĝis post la morto de la aŭtoro.

Vivo

Naskiĝinte en Novjorko, li en la aĝo de 15 aŭ 16 jaroj eklaboris sur ŝipo vojaĝanta trans la Atlantikon inter Usono kaj Britio. En sia romano Redburn : His First Voyage li priskribis la spertojn de tiu ĉi vojaĝo.

En la jaro 1837 li fariĝis instruisto en Novjorko, sed en 1840 li forlasis tiun ĉi karieron. Komence de 1841 li dungiĝis kiel maristo sur la ŝipo Acushnet, kiu ĉasis balenojn en la Pacifiko. De tiu ĉi vojaĝo apenaŭ postrestis dokumentoj; oni tamen supozas, ke la romano Moby Dick parte baziĝas sur travivaĵoj tiutempaj. La vojaĝo evidente ne estis sukcesa kaj la laborkondiĉoj ne estis kontentigaj: Herman Melville senpermese forlasis la ŝipon sur la Markizoj. La idealigita, romantigita rakonto Typee raportas pri la vivo de la aŭtoro inter la polineziaj insulanoj.

En Omoo li priskribis la eventojn dum sia reveno hejmen. La 4-an de aŭgusto, 1849 li en Bostono edziĝis al Elizabeth Shaw. Poste li faris kelkajn malgrandajn ŝipekskursojn. En 1850 la geedzoj aĉetis kamparan bienon apud Pittsfield, tie ili vivis ĝis 1863. Herman Melville prizorgis la bienon, verkis kaj prelegis pri siaj vojaĝspertoj.

Al sia amiko Nathaniel Hawthorne li dediĉis sian romanon Moby Dick.

Dum la lastaj vivojaroj li ne plu povis vivtenis sin de la verkado, tiel li eklaboris kiel doganoficisto. Lia romano Billy Budd aperis nur postmorte (1924); ĝi gajnis grandan sukceson kaj en 1951 ĝi fariĝis bazo de la samnoma opero de Benjamin Britten.

Herman Melville mortis en Novjorko.

Listo de verkoj

eldonitaj dum la vivo de la verkinto:

  • Typee (romano, 1846) - aventuroj ĉe kanibala tribo en la Markiza Insularo
  • Omoo (romano, 1847) - kritikado pri imperialismo kaj kristana misiado en Suda Pacifiko
  • Redburn : His First Voyage (romano, 1849) -
  • Mardi (romano, 1849) - fantazia-politika vojaĝo
  • White-Jacket (romano, 1850) - pri mararmea mistraktado de ŝipanoj
  • Hawthorne and his mosses (recenza eseo, 1850)
  • Moby Dick (romano, 1851) - "aŭ, la Baleno"
  • Pierre; or, The Ambiguities (romano, 1852) - pri incesto
  • Israel Potter (romano, 1855) - pri la usona revolucio
  • The Piazza Tales (noveloj, 1856) - inkludis:
    • The Piazza
    • Bartelby, the scrivener
    • Benito Cereno
    • The Lightning-Rod Man
    • The Encantadas, or Enchanted Isles
    • The Bell-Tower
  • The Confidence-Man (romano, 1857) - pri la trompado kaj la fido
  • Battle Pieces (poemaro, 1866) - pri la usona enlanda milito
  • Clarel (versa romano, 1876) - pri pilgrimado en la sankta lando
  • John Marr and Other Sailors (poemoj, 1888)
  • Timoleon (poemoj, 1891)

postmorte eldonita:

  • Billy Budd (rakonto, eld. 1924) - pri (sen)kulpeco kaj (mal)justo

Eksteraj ligiloj

greke http://wikisource.org/wiki/Typee greke http://wikisource.org/wiki/Bartleby_the_Scrivener greke Billy katenita, trad. Bruno GAHLER