Albrecht Naumann

El Vikipedio, la libera enciklopedio

EdE-N

Hermann Albrecht NAUMANN, germano, pormetia supera instruisto. Naskiĝis en la 13-a de aŭgusto 1890 en Chemnitz. Esperantisto de 1912. Enkondukis Esperanton en popollernejojn de Werdau, 1920 kaj 1922 Eldonis la gazetaran servon de GEA de julio 1920 ĝis decembro 1927. En 1928 elektiĝis prezidanto de Saksa Ligo de GEA, en 1930 organizis infaninterŝanĝon inter Saksujo kaj Danujo, en la sama jaro Cseh-kursojn sub gvidado de gesinjoroj Morariu el Örebro en sep lokoj kun ĉ. 500 anoj, faris en 1931 radioparoladojn kun Morariu kaj Scherer (Dresden-Leipzig). Verkis artikolojn kaj kursojn por la gazetaro, prilaboris multajn gvidfoliojn kaj librojn.