Hermin Haraszthy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hermin Haraszthy
Hermin Haraszthy
Hermin Haraszthy
Persona informo
Naskonomo Feigler Hermin
Naskiĝo 22-an de februaro 1870 (1870-02-22)
en Esztergom
Morto 17-an de majo 1921 (1921-05-17) (51-jaraĝa)
en Budapeŝto
Mortokialo apopleksio
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Dramo kaj Filmo
Okupo
Okupo aktoro
vdr

Hermin Haraszthy [harasti], laŭ hungarlingve kutima nomordo Haraszthy Hermin estis hungara aktoro. Ŝia origina familia nomo estis Feigler, ŝia posta familia nomvarianto estis Haraszthi, ŝiaj geedziĝaj nomoj estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Pálffy Györgyné kaj Vécsey Marcellné.

Hermin Feigler[1][2] naskiĝis la 22-an de februaro 1870 en Esztergom, ŝi mortis la 17-an de majo 1921 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Hermin Haraszthy akiris aktoran diplomon en Tutlanda Teatra Lernejo en 1887. Ŝi komencis sian aktoran karieron en migra teatra trupo de Gerő Aradi, ekde 1891 de Ignác Krecsányi. Post 2 jaroj ŝi ricevis rolojn jam en la ĉefurbo en Budai Színkör. Ekde 1896 ĝis sia morto ŝi estis membro de Gaja Teatro. Ŝi abrupte mortis dum hejmenveno el la teatrejo. Ŝi edziniĝis en 1888 kaj 1903, ŝi naskis dufoje en la unua geedziĝo.

Ŝiaj teatraj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Ŝiaj mutaj filmaj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • A senki fia (1917) - S-ino Saxenhauer
  • A testőr (1918) - patrino
  • Mary Ann (1919) - S-ino Leadbetter
  • Masamód (1920) - S-ino Zephirin

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]