Hipodamo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Hipodamo (el la greka, ĉeval-dresisto) estas la nomo de diversaj roluloj de la helena mitologio:

  1. Filo de la rivera dio Aĥeloo kaj de Perimedo, do frato de Oresto. Li estis patro de Eŭrito, la edzino de Portaono, reĝo de Kalidono[1].
  2. La patro de Perimedo, amantino de Aĥeloo, do avo de la antaŭa. Kiam li eksciis pri la amrilato de sia filino al la rivera dio, Hipodamo ordonis ĵeti Perimedon el klifo. Sed Aĥeloo savis ŝin kaj petegis Pozidonon transformi ŝin en insulo, de tiam ĉirkaŭbrakata de la rivera dio[2].
  3. Trojano kiun Odiseo mortigis dum la sieĝo de la urbo[3].
  4. Filo de Priamo, reĝo de Trojo. Aĥilo mortigis lin dum la milito[4].
  5. Princo de Pizo. Li estis filo de Enomao, do frato de la fama Hipodamio, edzino de la reĝo Pelopso[5].

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Apolodoro. Mitologia biblioteko, 1.7.3.
  2. Ovidio. Metamorfozoj, 8.591.
  3. Homero. Iliado, 11.335.
  4. Homero. Iliado, 20.400.
  5. Statio. Tebaido, 6.346