Hofheim am Taunus
El Vikipedio
La lasta reviziita versio (montri ĉiujn) estis aprobita je 11 Apr. 2013.
ŝablonaj/bildaj ŝanĝoj atendas kontrolon.
| Blazono | Mapo |
|---|---|
Hofheim am Taunus estas germana urbo en la federacia lando Hesio, iom okcidente de Frankfurto ĉe Majno. Ĝi estas la administra centro de la distrikto Main-Taunus, parto de la distriktaro Darmstadt. Fine de la jaro 2011 la komunumo havis 38437 loĝantojn. Tra la urbo fluas la rivereto Schwarzbach.
Vidindaĵoj [redakti]
- malnova urbodomo de la jaro 1529
- mezepoka urba muro kaj ties malsupra pordego
- akvokastelo ĉe Kellereiplatz
- Kellereigebäude de la jaro 1720
- sorĉista turo
- urba muzeo en strato Burgstraße
- historia gastejo Landsberg (obere Hauptstraße)
- katolika preĝejo St. Peter und Paul de la jaro 1642
- panorama turo Meisterturm de la jaro 1928 (sur monteto Kapellenberg)
- pregejeto de la jaro 1772 sur tiu monteto
- la sola templo de la religia komunumo Baha'i (Bahaa Religio) en Eŭropo
Krome tre rekomendindas viziti la termobanejon Rhein-Main-Therme en Hofheim, unu el la plej vizitataj tiaspecaj ripozejoj en la regiono.
Urbopartnerecoj [redakti]
Hofheim am Taunus havas ĝemelecojn kun jenaj urboj:
Chinon (Francio) ekde 1967
Tiverton (Britio) ekde 1980

