Holger Boos

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Holger BOOS (naskiĝis la 29-an de aprilo 1974) estas germana esperantisto, iama prezidanto de TEJO (2001–2003).

Holger Boos abiturientiĝis en 1993 en Kolonjo. Li studis la anglan kaj historion por fariĝi instruisto.

Ekde 1995 li kunorganizas la ĉiujaran Internacian Seminarion (IS) de Germana Esperanto-Junularo (GEJ). De 1997 ĝis 2000 li estis la ĉeforganizanto kaj estrarano de GEJ.

En 1996 kaj 1997 li reprezentis Germanan Esperanto-Junularon kiel komitatano A de TEJO. En 1999 li fariĝis estrarano de TEJO. Li unue respondecis pri kongresoj, nome pri Internacia Junulara Kongreso (IJK). Ekde 2001 li estis prezidanto de TEJO. En 2003 li demisiis, deklarante al Libera Folio: Nia demisio estas protesto kontraŭ la agado de la UEA-estraro ĝenerale, kaj aparte rilate al la traktado de TEJO.

Holger Boos loĝas en Kempen (Malsupra Rejno).