Homa konduto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Konsumantoj inspektas la kvaliton de freŝaj produktoj (oranĝoj) en merkato en Jerusalemo.

La homa konduto estas la aro de agoj montritaj de la homo kaj estas determinita per la tuta medio en kiu la homo vivas; ĝi suferas pli sociajn influojn ol la ĝenerala koncepto de konduto.

La homa konduto ekde la komenco de la historio estis studita kaj komprenata, kiel klopodo por profiti el ties karakteroj en la disvolvigo aŭ plibonigo de aktivecoj por ke la homo povu vivi pli bone, ĉu per observado de siaj fortoj ĉu per plibonigo de tiuj aspektoj kaj per klopodo malpliigi la malfortecojn pliigante la atenton en la punktoj en kiuj ĝenerale la homa estaĵo malsukcesas.

La homa konduto povas esti konsiderata profunda afero, ĉar ekde la komenco la homa estaĵo montris intereson por lernadi pri la ĉirkaŭo kaj por profiti tion en sia bonfarto kaj komforto. La homa estaĵo estas scivolema kaj kreiva, ĉar inventis tutan serion de formoj por komunikiĝi, ekde la komunikado per gestoj, la skribo, inklude la parolon, inter multaj aliaj aferoj kiuj helpis en la faciligo de la vivo kaj en la survivado. Alia grava aspekto estas la maniero en kiu oni lernas; estante la imitado rimedo tre ofte uzata de la homa estaĵo; evidentaj ekzemploj estas la maniero ekparoli aŭ ekpiediri per imitado. Kelkaj inventoj estis bazataj sur la imitado al la naturo kiel ĉe aviadiloj, kiuj imitas la anatomion de la birdoj. La aspektoj de la homa konduto, en kiuj manifestiĝas la imitemo, povas konduki al la fakto ke oni kondutas same kiel aliaj, tio estas la homa konduto iĝas praktike socia afero; tiel la inidividuo estas facile adoptata de samuloj.

Familio el Basankusu, Demokrata Respubliko Kongo, antaŭ tipa brika domo, kun tegmento de palmoj. Familio estas baza ekzemplo de socia sistemo kie disvolviĝas la homa konduto.

Dekomence, la individuo havas en patroj kaj tutoroj kiuj zorgas pri ili la zorgantaj figuroj, el kiuj, la infano ricevos ekzemplon dum tiu etapo. La konduto de junuloj estas plej ofte respegulo de tio kion li observas kaj aŭdas en sia medio, kiel la hejmo, la lernejo kaj la lokoj en kiuj normale estas, same kiel de la personoj kiuj ĉirkaŭas, nome gepatroj, gefratoj, familio ĝenerale, instruistoj, kunuloj ktp.

Kiam la infano eklasas la infanecon por iĝi antaŭadoleskulo, startis fizikaj kaj psikologiaj ŝanĝoj, kiuj draste efikos sur lia homa konduto, ĉar la etapo de ŝanĝo, generas la eniron en nova pensmaniero; oni vivas situaciojn tre diferencajn disde tiuj de la unuaj vivojaroj. Tiam aperas aspektoj de la konduto kiuj rilatas al situacioj de amikeco, seksaj rilatoj, akcepto de la socio, instalado kiel socia subjekto ktp. La homa konduto montros diversajn manierojn en diversaj situacioj, nome en laboro, kreado de nova familio, ekonomiaj malfaciloj ktp.

La konduto de la persono (same kiel de aliaj organismoj eĉ mekanismoj), venas ene de la gamo de tio kio estas konsiderata komuna, malofta, akceptebla, eksterordinara ktp. En sociologio la konduto estas konsiderata individuam, kiel ago esence homa. La homa konduto ne devas esti konfuzata kun la socia konduto kiu estas agado pli disvolvigita kaj direktita al alia subjekto. La akcepto de la konduto estas relative taksita per la socia normo kaj regulita de diversaj rimedoj de socia kontrolo.

La homa konduto estas studita de akademiaj fakoj kiel psikologio, sociologio, ekonomiko, antropologio, kriminologio kaj ties diversaj branĉoj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Domínguez Rodrigo, Manuel. El origen del comportamiento humano.
  • Gordon, Ira J. El maestro y su función orientadora: conceptos sobre el desarrollo humano y aplicación en el aula.
  • Ornstein, Robert. Psicología de la conciencia.